Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Tio igas pripensi. Ĉu ŝi eble tiun sinjoron Jameson subtenis el sia rento?"

"Tio estas ebla, eĉ verŝajna. Sed kiamaniere esplori tion?"

"Ĉu li multe kunestis kun ŝi? Ĉu li akompanis ŝin sur ŝiaj vojaĝoj? Ĉu ŝi ofte faris vojaĝojn?" Merten vigle demandis.

"Oni povas diri, ke ŝi daŭre estis survoje, post kiam ŝia edzo estis mortinta. Ĉar la geedzoj ne havis infanojn, ili vivis en Boardinghouse[1]. Do la likvido de la mastrumaĵoj ne estis malfacila. Sed sinjoro Jameson ne akompanis Alicon sur vojaĝoj, kiujn ŝi entreprenis, por iom ĉirkaŭrigardi en la mondo; mi pensas, ke li ne faris tion, ĉar li ne povis forlasi sian ludklubon en Chicago."

"Sekve, se ŝi efektive subtenis lin, ŝi estus sendinta monon al li. Ĉu vi scias, kiu banko aŭ kiu asekursocieto elpagis al ŝi la renton?"

"Ne. Sed estis banko en Chicago, tion mi scias."

"Ho, ĝi estos facile trovebla per kabla depeŝo. Eble ni eĉ ne bezonos tian. Por la vojaĝo al Eŭropo sinjorino Smith certe kunprenis kreditatestojn. Tio estas plej bona kaj plej sekura por vojaĝoj. Ĉu vi eble scias, ĉu banko en Dresden apartenis al la pagejoj?"

"Ne. Sed okaze Alico diris al mi, ke en Germanujo ŝi ricevas la elpagojn per la filioj de la Germana Banko, en Francujo per tiuj de la instituto Credit Lyonnais. Ŝi intencis, de ĉi tie vojaĝi al Nice, post kiam en Leipzig ŝi estos perfektiginta kontrakton kun eldonisto."

"Do estos facile, ĉe Germana Banko ekscii, kiu amerika banko donis la kreditateston. Tre verŝajne

  1. Noto de la aŭtoro (1920): Speco de pensiona loĝejo en Usono, kutimo pli kaj pli disvastiĝanta en Usono, precipe pro la manko de bona servistaro.