Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas la sama, kiu pagis al ŝi la renton. Ĉar, kiel vi diris, sinjoro Jameson plej multe restadis en Chicago, estas tre verŝajne, ke sinjorino Smith, se ŝi subtenis lin, faris tion ne per transsendo de kontanta mono, sed per sendo de ĉekoj pagotaj de ŝia banko en Chicago."

"Kial estas tiel grave por vi, ricevi certecon rilate al tiu subteno?"

"Por atingi klarecon pri la motivo de la krimo. Se Jameson ricevis daŭrajn subtenojn de Alico Smith, li havis ankaŭ la plej grandan intereson pri tio, scii ŝin vivanta, anstataŭ murdi ŝin. La plej proksima klarigo por lia faro estus, ke ŝi estus disponinta pri granda posedaĵo kaj estus farinta testamenton profite de li. Sed, ĉar ŝi ricevis nur dumvivan renton, ja sufiĉe grandan, la motivo de lia faro ankoraŭ pli misteriĝas, anstataŭ iom post iom klariĝi."

"Ĉu povas esti, ke li faris la murdon eble en eksciteco, en kolera paroksismo?"

"Kontraŭ tio parolas gravaĵo. La murdo estis zorgeme preparita, tion pruvas la elekto de la taŭga loko, la maniero de la efektivigo. Kloroformon oni ne kutimas hazarde porti ĉe si, same malmulte falsajn vangharojn kaj bluajn okulvitrojn. Plue: Ĉu vi konsideras ĝin verŝajna, ke sinjorino Smith estus rifuzinta al sia amato peton pri pli da mono?"

"Mi ne kredas!"

"Do ankaŭ psikologiaj kaŭzoj parolas kontraŭ la verŝajneco, ke la murdo estas farita en subita ekscito. Ne, la motivo estas serĉota sur alia kampo."

"Eble la murdisto konfesos ĝin, kvankam — "

"Kvankam li ŝajnas esti ruzegulo, vi volas diri. Ne, fraŭlino, tion mi ne kuraĝas esperi. Kiu faron de tia graveco, kian murdo havas, tiel zorgeme preparas, tiu ankaŭ pensas pri la ebleco, ke li estos esplorata kiel