Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiel farinto, kaj li preparas sin por tio. De malforta homo la ektimo pri subita aresto elŝiras konfeson; sed tiu Franco Jameson trovus, pri tio mi estas konvinkita, eĉ tiam ankoraŭ akcepteblan klarigon, kiam oni sukcesus pruvi, ke li sola kun sia viktimo estis en la kupeo. Kaj eĉ tion ni ĝis nun ne povas!"

"Mi vidis, ke li kun Alico eniris kupeon, en kiu ne estis alia kunvojaĝanto."

"Tio jam estas grava, sed ankoraŭ tute ne sufiĉas, ankaŭ ne tiukaze, se la konduktoroj eble atestus, ke Jameson restis sola kun ŝi. Ni ekzemple supozu, ke li defendus sin, dirante, ke per enspirado de kloroformo ŝi volis kvietigi intensan, ŝin plej forte turmentantan kapdoloron kaj malfeliĉe tro longe daŭrigis la enspiradon. Timante esti konsiderata kiel murdisto, li poste kaŝis la kadavron en la priskribita maniero. Tio aŭskultiĝus ne verŝajna, certe, kaj antaŭ juĝistaro li supozeble ne sukcesus per tio. Sed murdo estas delikto, por kiu nur asiza juĝantaro estas kompetenta, kaj lerta advokato per tiaj rezonoj des pli verŝajne instigus la ĵuralsidantojn al malkondamno, ke Jameson, kiel mi jam akcentis, ŝajne havis pli grandan intereson pri ŝia vivo ol pri ŝia morto."

"Estus hontinde, se la senkonscienca murdisto evitus la justan punon!" Edito Mac Kennon kriis kun flamaj okuloj.

"Mi faros ĉion, por atingi la malon", von Merien fervore certigis. Li tute ne posedis facile ekflamigeblan koron. La daŭre malĝojigaj spertoj de lia profesio, kiuj ne malofte montris al li profundan animdegeneron ankaŭ sub la deloganta kovro de bela virino, ĝis nun ne igis lin pensi pri edziĝo, kvankam liaj kapabloj certigis al li bonan karieron. Krom tio sufiĉe granda privathavaĵo kune kun lia salajro liberigis lin de ĉiuj