Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

financaj zorgoj. Sed la amerikanino, en sia eksciteco aparte ĉarmanta, tamen impresis lin, almenaŭ por la momento.

"Sed kiamaniere vi volas esplori la motivon de lia krimo?" ŝi demandis post mallonga paŭzo, iom trankviliĝinte.

"Tion mi povos destini nur, kiam mi pli precize estos informita pri la detaloj de l' interrilatoj inter sinjorino Smith kaj Franco Jameson, eble nur post sufiĉe longa observado al Jameson."

"Ĉu vi tie volas lin aresti, tuj kiam vi estos trovinta lin?"

"Tio estus la plej malbona eraro, kiun mi povus fari. Unue estas necese, kolekti komplete sufiĉantan materialon, kiu sen ia dubo pruvas lian krimon. Ĉe la stranga stato de ĉi tiu afero la kulpiga materialo povas esti kolektata nur, se li povas libere sin movi, kaj ne, se li sidas en malliberejo."

"Eble vi estas prava", ŝi diris meditante, ne povante kaŝi malgrandan seniluziiĝon. Por ŝi jam estas kontentigo, scii la murdiston de sia plej kara amikino almenaŭ elmetita al la turmento de esploraresto. "Sed kiel vi volas trovi lin? Ĝis nun ja mankas ĉiu postsigno de li!"

"Se li ŝatas sian ludklubon en Chicago tiel, ke li ne daŭre volis forlasi ĝin eĉ ne tial, por ankoraŭ pli firme kateni al si sinjorinon Smith, li nun, kiam li sentas sin Iibera, certe post ne tro longa tempo reiros al Chicago. Kompreneble mi ne daŭre povos restadi tie, por atendi lin, sed mi antaŭzorgos pri tio, ke lia reveno estu tuj anoncata al mi."

"Kaj tiam vi volas vojaĝi tien?"

"Certe!"

"Ĉu vi kalkulas je la helpo de la tiea polico?"

"Oni ne rajtas kaj ne povas rifuzi ĝin al mi."

"Ne, ne, tion mi ne celas, sed por tio, ke sinjoro Jameson estas informata pri ĉiuj viaj paŝoj kontraŭ li,