Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Vole-nevole li devis obei al ŝia deziro. "Se vi nepre volas", li diris, "mi konsentas. Sed ĉi-tiukaze eble estas rekomendinde komisii la esplorojn al Pinkerton. Vi certe konas la nomon!"

"Ĉu la plej grandan amerikan detektivejon? Kompreneble! Jes, tio estas bona ideo."

En la telegramo ŝi aldonis post la vorto "esploru" ankoraŭ "per Pinkerton" kaj nun volis forsendi ĝin.

"Malgrandaĵon vi ankoraŭ forgesis", li diris ridetante kaj malhelpis ŝin efektivigi sian intencon. "Kien via frato adresu la informon?"

"Hm, tio estas ĝusta. Nu, kie ni estos dum la venonta tempo?"

"Pri mia persono mi tion tute ne povas destini. Tio dependos de la cirkonstancoj, plej multe de la informo, kiun ni ricevos de la firmo Walton & Cie. kaj pri kiu mi petos la bankon pere de la germana konsulejo en Chicago. Mi tuj telegrafos al ĉi tiu."

"Sed mi jam diris al vi, ke mia frato plej rapide kaj plej bone ricevos tiun informon. Mi nur ne pensis pri tio pro rapideco. Kial vi ne memorigis min pri tio?"

"Mi ne rajtas tro multe pretendi vian bonecon!"

"Pedanto!" Jen li devis akcepti tiun ŝatatan signovorton.

"Kvazaŭ mi nur 'pro boneco' agus tiel, kiel mi agas. Okazas por venĝi mian kompatindan Alicon, nur pro tio! - Kaj se per tio mi povas plifaciligi vian malfacilan taskon, mi ĝojas!" ŝi aldonis kun afabla rideto, vidinte, ke ĉe ŝiaj unuaj paroloj montriĝis esprimo de malkontenteto en lia vizaĝo.

"Tiukaze bonvolu ankoraŭ aldoni: Esploru ĉe banko Walton elspezojn de Alico Smith dum lasta tempo." Ŝi faris tion. "Kaj kiel adreson aldonu: Komisaro von Merten, Berlin, ĉefpolicejo. De tie, kien mi ĉiutempe