Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sin, ili tuj eksciis, ke la banko Walton & Cie. en Chicago donis al sinjorino Alico Smith kreditateston pri 5000 dolaroj kaj avizis ĝin al la banko en Dresden. Sed ĝis nun ne okazis monpostulo pri ĝi.

"Ĉu mi nun telegrafu al mia frato?" Edito Mac Kennon rapideme demandis, kiam ili forlasis la bankejon. "Mi ripetas al vi: Mi garantias por tio, ke mia frato procedos tiel saĝe kaj singardeme, kiel vi mem farus tion."

"Se vi eksprese atentigos lin pri tio, mi konsentas", li respondis. Intertempe li estis pripensinta, ke tian valoran helpon, kiu al li prezentis sin, li ne rajtas malakcepti pro troigita singardemo. Eble ankaŭ — ne konscie por li — al lia decido kunefikis la penso, ke la juna amerikanino, se li rifuzus ŝian proponitan helpon, estus ofendita kaj konsiderus lin tro pedanta, juĝo, kiun la homoj el trans la granda akvaro tre facile elparolas pri la germanoj. Al li estis grave, ne esti malĝuste prijuĝata de ŝi. Kial? Pri tio cerbumi li evitis. Sed ne estis vanteco, kiu lin influis. —

En la poŝtejo ŝi skribis la telegramon kaj poste donis ĝin al li. "Ĉu ĝi estas bona?" ŝi demandis.

Li legis: "Se eble, esploru absolute nerimarkate, kien Franco igas postsendi leterojn. Kiam li revenos, tuj telegrafu al mi. Kostoj indiferentaj."

Li faris iom dubeman mienon.

"Nu, ĉu mankas io?" ŝi demandis.

"Kostoj indiferentaj!" li respondis. "Kvankam la afero estas tre grava, mi tamen bedaŭrinde ne povas permesi al mi tian disponon! La ŝtataj monrimedoj —"

"Sed mi povas!" ŝi interrompis lin ridante. "Mi volas, ke la murdisto estu kaptata, kaj tial kelkcentoj da dolaroj pli aŭ malpli efektive ne estas gravaj por mi. Do ĉi tiun skrupulon forlasu, mi insiste petas!"