Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Tio jam estus tre valora servo, kiun vi farus al mi - aŭ pli vere al la afero, kiun mi prilaboras."

"Ĝi ne restos la sola. Eble mia frato ankaŭ povus ekscii, kien Franco — per Alico mi kutimiĝis nomi lin je lia antaŭnomo — igas postsendi al si leterojn aŭ aliajn sciigojn."

"Se tio sukcesus, ĝi estus eksterordinare utila por ni. Ankaŭ mi jam pensis pri tio, tamen mi havas skrupulojn."

"Pro kio?"

"Se tia esploro ne estas farata kun plej granda singardemo kaj granda lerteco, ĝi pli malutilas ol utilas. La krimulo fariĝus suspektema. Li ne antaŭsentu, ke por ni estas klare, ke li estas la farinto de l' murdo."

"Mia frato estas tre inteligenta, li farus la informiĝon kun la plej granda ruzo."

"Se mi povus esti certa pri tio — "

"Vi povas!" ŝi rapide interrompis lin. "Mi garantias por li!"

Merten ridetis pri ŝia fervoro. "Unue ni atendu, kian rezulton havos miaj esploroj ĉe la Germana Banko", li evite respondis. "De tio dependos ĉio plua."

"Kaj kiam mi ekscios la rezulton? Ĉu mi akompanu vin?"

"Tio kompreneble nur povus esti agrabla al mi, fraŭlina moŝto!"

"Bone, post dek minutoj mi revenos"; ŝi rediris kaj eliris.

Preskaŭ duonan horon daŭris, ĝis kiam ŝi revenis en moderna vesto, eleganta de la granda strutoplumo sur la ĉapo ĝis la beletaj lakbotetoj. Merten estis uzinta la tempon por rigardi la sanatorion instalitan per la plej novaj aparatoj de medicina tekniko. Nun li veturis kun fraŭlino Mac Kennon per la elektra tramo ĝis Albertplaco. De tie ili piede iris al la filio de Germana Banko. Post kiam Merten estis legitiminta