Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Tre bone, sinjoro kriminalkomisaro!"

"Mi dankas!"

Kruse salutis militiste kaj foriris.

"Nun vi do estas libera!" Edito kriis kun serena mieno. "Kion ni faros?"

"Unue ni certe devas solvi la prozan stomakdemandon."

"Kompreneble! Mi invitas vin, vi estos mia gasto. Ni manĝu en hotelo Kronprinco; mi jam foje manĝis tie kaj estis tre kontenta. Aŭ ĉu vi eble estas tre bonmanĝema?"

"Ĉu en mia profesio? Kiu tiel venas en ĝin, tiu tre baldaŭ ŝanĝiĝos.

"Kial vi elektis ĉi tiun profesion?"

"Pro nura emo. Mi estis oficiro, gaja rajdisto. Miaj superuloj estis kontentaj pri mi kaj mi pri ili. Ĉi tio sonas iom arogante, ĉu ne? Sed vi ne povas imagi, kiel malfacile ofte fariĝas, esti kontenta pri siaj superuloj. Ofte montriĝas opinidiferencoj, kaj kvankam la superulo oficiale ĉiam estas prava, tio tamen efektive ne ĉiukaze necesas esti. Kvankam la subulo nur plej malofte estas tiel aroganta, ja eĉ sensenca, voli obstini pri sia praveco - ĉe kio li en la daŭro de la tempo ja ĉiam malprofitas - li tamen ofte interne koleras pri la superulo, kaj tio ne taŭgas. Kapabla, laŭ ĉiu direkto efektive kapabla oficiro povas esti nur tiu, kiu tute sin donas al sia profesio, estanta pli malfacila ol supraĵe juĝantaj homoj opinias, kiu sentas sin gaja kaj feliĉa ne nur kun ĝi, sed per ĝi."

"Tion mi komprenas."

"Por tio ni, miaj kamaradoj kaj mi, certe havis ĉiun kaŭzon. Nia 'maljunulo' - tiel la regimentestroj de ĉiam estas nomataj - ja estis severa en la servo, eĉ la plej malgrandan malkorektaĵon li kritikis, sed liaj riproĉoj baziĝis ĉiam sur profunda sperteco kaj neniam