Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estis ofendaj, nek en la formo, nek en la tono. Li havis varman koron por ni. Tion eĉ la plej mallerta oficiraspiranto devis senti. Pro tio ni amis nian maljunulon kaj tial faris ĉion, kio estis ebla al ni, por ke la servo kontentige funkciu. Tiamaniere ĉio bone prosperis. Kia estas la oficiraro, tia estas la regimento, kaj kia estas la kolonelo, tia estas la oficiraro. Tio estas ĝusta. Tio estas ĝusta en naŭ el dek okazoj. Sed eble mi tedas vin per miaj militistaj klarigoj, ĉu ne?"

"Tute ne, kontraŭe, daŭrigu, mi petas vin!"

"Ĉar mi, kvankam ne estante avarulo, tamen vivis solide, mi povis permesi al mi la lukson de kurĉevalo. Mia 'Favorito', deveninta el fame konata bredejo, estis nobla, kara besto, kaj en Hamburg kaj en Breslau mi akiris sur ĝi venkojn en la vetkurado. Sed en Baden-Baden, ĉe salto, ĝi falegis kun mi. Ĝi ne estis difektata, sed mi des pli. Mia maldekstra brako rompiĝis tiel, ke mi ne plu estis militotaŭga. En la ĝendarmaro mi ankoraŭ povus esti uzata, sed por tia stato de amfibio, duone oficiro, duone polica oficisto, mi tute ne havis emon. Ĉar mi ne plu povis esti oficiro, mi preferis esti nur polica oficisto. Ankaŭ la ne ĉesanta batalo kontraŭ la krimularo estas sufiĉe interesa."

"Tion mi tre bone povas prezenti al mi. Tamen estas tre malfacila, konsumanta profesio!"

"Facila ĝi vere ne estas, kaj ĝuste tio estas bona. Mi estis tre senkuraĝigita, kiam mi devis demeti la militistan uniformon. Sed la malfacila polica servo, la neceso, ĉiujn pensojn koncentrigi sur unu punkton, helpis al mi superi la malgajan humoron, kaj en la daŭro de la tempo mi pli kaj pli amis mian profesion tiel, ke nun, ĉar mi ne plu povas esti gaja rajdisto, mi neniel dezirus ĝin anstataŭigi per alia."

"Sed, ĉu ĝi ne kelkafoje ankaŭ estas danĝera?"