Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Oni povas esti tre bona patrioto sen tio, ke oni trotaksas la superecojn de la propra nacio. Tia trotakso ĉiam efikas altgrade malutile, ĉar ĝi malhelpas ekkoni la proprajn nekorektaĵojn kaj kontraŭbatali ilin. Ĉi tio valoras por tutaj popoloj same kiel por la unuopulo."

"Mi ĝojas, ke malgraŭ via sindono al via profesio vi ankoraŭ interesiĝas pri problemoj de ĝenerala signifo kaj dediĉas vin al ilia pristudo."

"La sola rimedo, por ne fariĝi unuflanka!"

Ĉi tiu interparolo okazis dum la hejmeniro. Ili estis forlasintaj la prezentadon antaŭ la fino, ĉar fraŭlino Edito, kies aĵoj ankoraŭ estis en la sanatorio, ankoraŭ hodiaŭ devis reiri tien. Por tio ŝi uzis la elektran tramon. Li volis akompani ŝin, sed ŝi rifuzis.

"La tramveturilo haltas proksime al la sanatorio", ŝi diris, "la tre mallongan vojon mi povos iri sola. Ne estas necese, ke pro tio vi oferu du horojn. Post la streĉa agado de la lastaj tagoj vi tre bezonas la noktan ripozon."

"Al tiaj streĉadoj mi kutimiĝis, kaj vere mi volonte akompanus vin, por ankoraŭ iom babili kun vi."

"Tio ĝojigas min, sed morgaŭ ni havos ankoraŭ sufiĉe da tempo por interparoli, kaj ankaŭ en la sekvontaj tagoj. Mi ne forlasos vin antaŭ ol nia tasko estos solvita."

"Tiukaze mi preskaŭ dezirus, ke tio daŭrus tre longe!"

"Preskaŭ franca ĝentileco!" ŝi rediris ŝerce kaj malpezpiede saltis en la vagonon, adiaŭe salutante lin per mansigno.

Malrapidpaŝe von Merten reiris de Albertplaco, ĝis kie li estis akompaninta ŝin, tra Hauptstrato al sia hotelo. Li ne povis nei, ke ŝia individua naturo profunde impresis lin. En sia profesia agado li renkontis jam kelkiun belan kaj interesan virinon, sed neniam ek-