Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estis en li la deziro posedi ŝin. Ne pro tio, ke li principe estis malinklina al edzeco. Kontraŭe! Li ja instalis al si tre komfortan fraŭlohejmon, en kiu li sciis aranĝi harmonian staton, kio sukcesas nur al homo naturdotita per delikata sento estetika. Liaj mebloj ne estis laŭ la moderna stilo, sed iliaj simplaj, bongustaj formoj donis kontentigan tutbildon, kaj oni ne bezonis timi uzi ilin. Sur la muroj ne pendis majstropentraĵoj de famaj artistoj, sed bonaj reproduktaĵoj de tiaj en simplaj, ne luksaj kadroj, kiuj ne superas la bildon. Inter ili pendis armiloj, devenantaj el lia militista tempo, ĉasakiraĵoj el la sama epoko kaj kelkaj modestaj, sed bone faritaj statuetoj. Lia hejmo ne estis laŭ certa speco, sed individua.

Al li mem ĝi ja plaĉis tre bone; tamen, kiam li post sufiĉe longa profesia foresto reiris en ĝin, li ofte mallaŭte ekĝemis. Mankis al li, kaj li tre bone sciis, kio — la animo de la tuto, la zorganta, amon prezentanta edzino!

Sed estis pli facile konstati ĉi tiun mankon, ol malestigi ĝin. Certe, por edziĝo jam prezentiĝis al li sufiĉe da okazoj, ankaŭ pli ol unu "bona partio". Sed ĝuste kontraŭ tia li havis malfacile venkeblan antipation. Kiel juna oficiro dum forpermeso restadante en la bieno de sia nun mortinta patro, iam hazarde aŭskultis, kiel la maljuna ĉefservisto avertis la pli junajn servistojn: "Viroj, se vi volas edziĝi, ne aspiru al mono. Mia edzino havis ankaŭ iom da ormono kaj kupran kaldronon, sed kiom ofte mi devis aŭskulti tion!" Tiam li ridis pri tio, sed sufiĉe ofte li rememoris la diron de la ĉefservisto, kiam li vidis tie aŭ tie, kiel edzino, enportinta havaĵon en la edzecon, en momentoj de eksciteco riproĉis ĉi tion al la edzo, ne pripensante, kiel profunde ŝi per tio ofendis lian honoramon. Kaj tion