Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

faris eĉ sinjorinoj, al kiuj li emis aljuĝi delikatan taktsenton, kiu absolute malebligas tian riproĉon.

Ja, kiu entute povus scii, kiel edzino evoluos en la edzeco! Eĉ la plej granda psikologo ne estas kapabla ĉitiurilate fari certan antaŭdiron. La virino, en la granda plimulto de sia sekso, efektive ne estas prijuĝatebla!

Kun ĉi tiu ne plu tute nova finkonkludo li enlitigis sin, kaj kelkajn minutojn poste Iia profunda, trankvila spirado anoncis, ke li estis ekdorminta.


Kvara ĉapitro

Ĉirkaŭ tagmezo de l' sekvanta tago, post kiam von Merten, atendante Editon, estis farinta tualeton iom pli zorgeme ol li ĝenerale kutimis, alvenis la telegramo el Chicago, postsendita al li de la ĉefpolicejo en Berlin. Ĝi tekstis: "Pinkerton komisiita. Lastjaraj elspezoj de Alico 6000 mem, 4000 Jameson, 7500 vivasekuro New York."

Dum li meditis pri tio, Edito venis. Post rapida saluto li donis al ŝi la telegramon.

"Pri tiu vivasekuro Alico neniam parolis al mi," ŝi diris mirigite.

"Tion mi supozis", li respondis. "Tre verŝajne ĝi estas efektivigita profite de Jameson."

"El kio vi konkludas tion?"

"Alico Smith ne havis, kiel vi diris al mi, proksimajn parencojn. Vivasekuro, por kiu sinjorino en tia aĝo pagas tiel altan premion, devas esti pri eksterordinare alta sumo. Al kiu ŝi estu utiliginta ĝin, se ne al tiu, kiun ŝi amis?"

"Certe!"

"Krom tio vi jus diris al mi, ke kontraŭe al vi ŝi tute silentis pri tiu vivasekuro. Kio povus esti instiginta ŝin al tio, se ne la deziro de Jameson? Kaj kian inter-