Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por erarigi nin, kaj de ĝi veturis al alia stacidomo. Sed, se li efektive veturis al Berlin, li tie en la hotelo sendube anoncis sin sub alia nomo kaj nun jam de longe ne plu estas tie. Gis nun la ekirita de ni vojo, per Pinkerton esplorigi la adreson, al kiu Jameson igas sendi al si siajn leterojn, prezentas la plej grandan Ŝancon de sukceso."

"Kaj kion fari, se ĉi tiu espero ne plenumiĝos?"

"Tiukaze ni devas atendi, ĝis kiam li postulos la asekursumon de la Newyorka societo. Tiam ni devos provi returne laŭiri la iritan de li vojon."

"Penplena tasko, kies solvo ŝajnas al mi ankoraŭ tre malcerta."

"Sendube! Sed estus la sola rimedo, kiu tiam ankoraŭ restus al ni."

"Kiam, laŭ via opinio, Pinkerton estos atinginta rezulton?"

"Tio estas tute ne autaŭdirebla, dependas de la malfacilaĵoj, kiuj kontraŭstariĝos al la oficisto komisiita pri la esploro. Sed, ĉar Pinkerton disponas pri bonega personaro, estas espereble, ke ni baldaŭ ricevos la deziratan informon. Se vi cetere ankoraŭ deziras persone partopreni la pluan ĉasadon — "

"Kompreneble!"

"Mi rekomendus al vi, venigi viajn vojaĝaĵojn ĉi tien. Eventuale ni devos senprokraste forvojaĝi."

"Do mi veturos al Wei6er Hirsch, pakos miajn kofrojn kaj adiaŭos de mia amikino. Ĉirkaŭ vespero mi ree estos ĉie ti."

"Sed povos fariĝi tre lacegiga vojaĝo!"

"Ne gravas! Mi ne estas tiel malforta, kiel vi ŝajnas supozi. Ĝis la revido!" —

Kiam Kruse sin anoncis, von Merten nur povis ripeti al li la jam donitan ordonon, post certaj intertempoj ree veni por demandi.