Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Vi estas prava, fraŭlino!" li rediris mediteme. "Montriĝas kontrasto, kiun mi ankoraŭ ne povas klarigi. La motivo de I' murdo sendube estas la havigo de la asekursumo. La forigo de ĉiu postsigno klariĝas el la natura celado de l' krimuloj, resti nekonata. Sed kiel ambaŭ faktoj estas akordigeblaj, ĉar por la elpago de la asekursumo la pruvo de V morto, do la identigo de la kadavro, estas necesa? Al ĉi tiu demando mi ne trovas respondon!"

"Vi ja mem diris, ke la respondo povas rezulti nur el observado al Jameson!"

"Certe! Sed mi volonte dezirus trovi la respondon per nura logika pensado, por poste vidi konfirmita mian hipotezon. Ĝuste en tio, fraŭlino, sidas la spirita incito de mia profesio, ke ĝi donas al mi tro da okazoj, por malfacile solveblaj problemoj elprovi sagacon kaj logikan pensadon. Estas kvazaŭ ŝakludo inter krimulo kaj kriminalisto."

"Sed en kiu ne regas la egaleco de la ŝakludo. La kriminalisto disponas pri pli fortaj potencrimedoj."

"Tio estas ĝusta koncerne batalon inter esplorjuĝisto aŭ prokuroro unuflanke kaj krimulo troviĝanta en esploraresto aliflanke. Sed, kiom Ionge la krimulo ankoraŭ estas libera, tiom longe li en kelka rilato havas gravajn avantaĝojn. Li povas elekti siajn vojojn; la kriminalisto unue devas esplori ĉi tiujn, antaŭ ol li povas sekvi la krimulon. Ci tion vi vidas klare en la nuna okazo. En la nuna momento mi estas tute senagigita; mi ne povas fari ion alian ol atendi, ĝis kiam ni scios, kie Jameson nuntempe troviĝas."

"Ĉu eble estus rekomendinde serĉi lin en Berlin?"

"Ne! Unue li plej verŝajne tute ne restis tie, sed nur traveturis, se li ne preferis jam survoje elvagoniĝi. Eble li veturis al la Berlina stacidomo en Leipzig nur