Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Li ja havis ne makulitan nomon kaj devenis el ŝatata familio kun bona reputacio, kio certe pli valoras ol ŝiaj dolaroj. Sed jam la penso pri tia negocsimila komparo kontraŭis lian noblan karakteron, kiu ne ŝatis degradigi la edzecon al objekto de spekulacio.

Pli bone estus, se li nun subigus la ekĝermantan simpation, antaŭ ol tio fariĝus tro malfacila al li. En estonteco li rigardus ŝin nur kiel interesan studobjekton, tio estus la plej bona. —

Laŭ tio li salutis ŝin, kiam ŝi vespere alvenis en lia hotelo, kun malvarmeta afableco. Sed ŝi estis tre ekscitita.

"Alico vivas!" estis ŝiaj unuaj vortoj, post kiam ili estis retirintaj sin en senbruan angulon de la granda restoracio de r hotelo.

"Ne eble!"

"Estas tiel! Kiam mi, veninte de la sanatorio, aŭdis, ke vi estas foririnta, mi iris al la ĉefpoŝtejo por demandi pri poŝte restantaj leteroj por mi. Kaj interalie mi ricevis ĉi tiun poŝtkarton!"

Ŝi donis al li francan universalpoŝtkarton. Li rapideme ekkaptis ĝin kaj unue atenteme ekzamenis la skribon.

"Ĉu vi estas konvinkita pri tio, ke la manskribo estas tiu de via amikino?" li poste demandis.

"Certe ĝi estas tiu!"

"Ĉu ankaŭ ĉi tiu letero estas skribita de via amikino?"

El sia leterujo li elprenis la leteron ricevitan de la eldonisto en Leipzig.

"Kompreneble! Ĉi tiun leteron ŝi skribis eĉ en mia ĉeesto!"

"Do la karto estas falsita!" li trankvile rediris.

"Sed estas la sama manskribo!"

"Tute ne. La imitado eĉ ne estas tre lerte farita. Vidu, ekzemple ĉi tie, ĉe la vorto 'and' antaŭ T am', la horizontala finstreko de la litero d estas poste al-