Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

donita, precipe dika, dum maldika streketo iras supren. Per tia maldika streketo la falsisto kutime skribis la literon d. Nur ĉe la subskribo 'Alico' li estis pli zorgema; ĉi tie grizeta ombro montras, ke la subskribo unue estas desegnita per krajonaj strekoj, poste forigitaj per gumo."

"Vi estas prava! Sed pro kio la karto?"

"Tion ni volas vidi el la enhavo. La dato akordiĝas kun la poŝta stampo. Vitrouge — laŭ mia memoro mi jam iam aŭdis ĉi tiun nomon. Se mi ne eraras, Vitrouge kuŝas en la suda Francujo, en Provence aŭ proksime de tie. Ĉiukaze ĝi estas tre malgranda vilaĝeto. La pli grandajn francajn lokojn mi konas. Nu, tion ni poste konstatos el geografia leksikono. La dato de la forsendo estas la antaŭhieraŭa. Laŭ la poŝta stampo la karto alvenis ĉi tie hodiaŭ posttagmeze. La malproksimeco de la Ioko de l' forsendo do estas sufiĉe granda. Tio estus konforma al mia opinio, ke Vitrouge kuŝas en la suda Francujo. Ĉu sinjoro Jameson scipovas la francan lingvon?"

"Tiom, ke li almenaŭ povas komprenigi sin per ĝi. Li vizitis la Remingtonlernejon en Chicago, kie ankaŭ la franca lingvo estas instruata."

"En la vilaĝeto Vitrouge apenaŭ ekzistas iu, kiu scipovas la anglan lingvon. Do, se sinjorino Smith efektive estis tie, tio facile estos konstatebla."

"Cu vi opinias, ke Jameson skribis la poŝtkarton?"

"Certe. Li estas tro ruza, por instigi iun, skribi poŝtkarton kun aliigata manskribo. Tion li laŭeble devas eviti, por ne estigi suspekton."

"Sed tiukaze li mem estis en Vitrouge, ĉu ne?"

"Tio estas ebla, sed ne nepre necesa. Povas esti, ke li sendis la poŝtkarton al iu persono, kiun li konas, petante, ekspedi ĝin. Aŭ li sendis ĝin por la sama celo