Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

senpere al la poŝtejo en Vitrouge. Ne ekzistas kaŭzo, ke la poŝtejo ne plenumu lian peton. Sed ankaŭ povas esti, ke li mem efektive tie estis kaj eble ankoraŭ estas."

"Por kia celo?"

"Por konstati, ĉu oni persekutas lin. En tia malgranda vilaĝeto ĉiu fremdulo estas speciale atentata, kaj observado estas malfacile efektivigebla sen tio, ke la koncernato rimarkas ĝin."

"Sed per kio li scias, ke mi Ieterojn deziris postsenditaj ĉi tien?"

"Ĉu vi eble parolis pri tio al via amikino?"

"Jes!"

"Nu do! Ŝi certe rakontis tion al li. Ĉu li vidis vin en Teplitz? Ĉu li sciis, ke vi estis tie?"

"Estus eble. Alico ne skribis al li ion pri mia ĉeesto en Teplitz. Si sciis, ke li ne ŝatis ŝian interrilaton kun mi, ĉar li konis mian antipation kontraŭ li kaj timis, ke mia amikino povus lasi sin influi de mi. En Teplitz ŝi tre verŝajne ne parolis al li pri mia ĉeesto. Sed mi staris sur la perono, kiam ili forveturis. Antaŭ ol li eniris la vagonon, li per longa rigardo esploris la tutan peronon. Mi ja staris en angulo, preskaŭ tute kaŝite per pakaja ĉaro, kaj havis ankaŭ, se mi ne eraras, mian vualon antaŭ la vizaĝo. Tamen estas eble, ke li ekkonis min."

"Verŝajne estis tiel, kaj ke poste li demandis Alicon pri vi, estas tre kompreneble. Ni nun legu, kion li skribas: 'Kara Edito!' — Ĉu via amikino kutimis uzi ĉi tiun titolon en Ieteroj al vi?"

"Plej ofte ŝi skribis: 'Kara Edinjo!' Ĉi tiu karesa nomo devenas el mia infaneco, kiun mi travivis kune kun Alico. Mi ne memoras, ke ŝi nomis min alie, escepte, se ŝi koleris pri mi, kiam ni estis havintaj malgrandan disputon."