Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

via ĉiufoja restado al Berlin. La aspekton de tiu sinjoro Jameson mi jam kiel eble plej bone priskribis al vi, ĉu ne?"

"Jes, sinjoro kriminalkomisaro. Kiam mi forvojaĝu?"

"Per la plej proksima vagonaro, kiun vi povas trovi en la horarlibro ĉi tie en la hotelo. Vi veturos tra Koln, Paris, Lyon, kompreneble sen haltado. Jen estas kvincent Markoj; ili sufiĉos, ĝis kiam ni ree renkontos unu la alian."

"Certe, sinjoro kriminalkomisaro! Adiaŭ!"

"Adiaŭ, Kruse! Plenumu vian aferon bone!"

"Mi ĉiel klopodos pri tio, sinjoro kriminalkomisaro!"

Militiste salutante Kruse foriris.

"Ni esperu, ke Jameson ne fariĝos suspektema!" Edito poste diris dubeme.

"Kruse prefere forlasos la postiron, ol lasi kapti sin; mi konas lin. Li estas kvazaŭ bonega ĉashundo. Pli altan gradon de perfekteco li neniam atingos, ĉar mankas al li la talento por kombinado."

"Kiu ĉe vi speciale disvolviĝis!"

" Mi klopodis perfektigi ĝin, ĉar mi konsideras ĝin unu el la plej gravaj ecoj de kriminalkomisaro. Ĝi bezonas ankaŭ konstantan kontrolon."

"Pro kio?"

"Oni neniam rajtas obstini pri unu kombinaĵo, eĉ se ĝi ŝajnas esti ne dubinda; sed oni ĉiam devas konsideri ankaŭ la eblecon, ke ĝi povas esti malĝusta."

"Sub via instruado certe ankaŭ mi fariĝus bona kriminalistino."

"Domaĝe, ke vi ne bezonas tion!"

"Ne miskomprenu min; nur amatore mi deziras foje okupi min pri tio. Mastrumkapabla edzino, laŭ germana kompreno, mi neniam deziras fariĝi."