Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"En la lernejo mi lernis iom la francan, sed dum mia soldateco mi forgesis ĝin. Kiam mi poste fariĝis kriminalpolicano, mi denove prenis francajn lecionojn."

"Ĉu vi opinias, ke viaj scioj sufiĉos por restado en Franclando?"

"Ĉion, kion mi bezonus, mi tre verŝajne ne scius, sinjoro kriminalkomisaro; sed mi tamen klopodus plenumi mian taskon."

"Mi deziras komisii vin pri observadoen Nice"

"Tion mi povos fari, sinjoro kriminalkomisaro."

"La afero estas konstati, kiu en la ĉefpoŝtejo de Nice demandas pri poŝte restantaj leteroj por sinjorino Alico Smith. Mi havas kaŭzon por konjekti, ke tiu sinjoro Franco Jameson, kiun ni serĉas, faros tion, eble nur tiamaniere, ke ĉe la giĉeto por restantaj poŝtaĵoj li montras karton, sur kiu staras la nomo de sinjorino Smith. Ĉitiukaze la observado kompreneble estos pli malfacila."

"Ho, tiajn aferojn mi jam faris, sinjoro kriminalkomisaro!"

"Mi scias, kaj vi procedis kontentige. Sed en fremda lando tio tamen ne estas tiel facila kiel ĉe ni. Vi agos plej bone, tuj post via alveno en Nice anoncante vin ĉe la polico kaj transdonante al ĝi leteron, kiun mi donos al vi. Oni tiam helpos vin. Plej bone estus, se la tiea polico instigus la deĵorantan poŝtoficiston, fari al vi, restanta inter la publiko en la vestiblo, signon en la momento, kiam pri leteroj por sinjorino Alico Smith estas demandate. La personon, kiu faros ĉi tion, sekvu ne rimarkate kaj konstatu, al kiu la demandinto poste transdonos la leterojn. La rezulton tuj telegrafu al Berlin, sed sekvu la koncernan personon tiel longe, kiel vi povos fari tion ne rimarkite, ankaŭ se la persono forvojaĝos el Nice. Ĉi-tiukaze ĉiam telegrafe komuniku la lokon de