Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ekzemple de la amerika, ĉu ne? Kiu diras al vi, ke ĉi tio ne okazas? Mi plene rekonas ankaŭ la bonajn ecojn de viaj samlandaninoj, la aplombon, kun kiu ili movas sin en la societo, ilian senton pri la praktikaĵo kaj antaŭ ĉio ilian talenton por malpedanta agado. Sed ĉi tiujn bonajn ecojn de la amerikaj sinjorinoj kontraŭstaras ankaŭ malpli bona, kiu laŭ mia opinio — kiu kompreneble ne estu kompetenta por iu alia — tute nuligas la bonajn ecojn."

"Kia ĝi estas?"

"La inerteco, kun kiu la amerikaninoj tutajn kaj duonajn tagojn povas kuŝi en balancoseĝo, okupiĝante pri legaĵoj kaj frandaĵoj, dum ilia edzo aŭ patro seninterrompe laboras kaj penadas, por havigi al ili ĉiun eblan komforton, ĉiun kontentigon de iliaj deziroj. Mi volonte konfesas, ke ĉefe la edzoj estas kulpaj pri tiu senlima dorlotado kaj senenergiiĝo, sed ne estas pravigeble, se iliaj kunulinoj preferas tian vivon, anstataŭ zorgeme agadi por la familio. Sed tio ne malhelpas, ke edzinon, kiu dediĉas sin al la lasta, mi ŝatas pli alte, eĉ se efektive ŝiaj spiritaj interesoj okaze estas malutilataj per tio. Sed inteligenta edzo cetere baldaŭ rimarkus Ĉi tiun malutilon kaj forigus ĝin/'

"Ke tia viro povus fariĝi feliĉa kun amerikanino, vi laŭ tio konsideras ne eble, ĉu ne?"

"Tamen ne!" Li rigardis ŝin serioze en la plene direktatajn al li malhelajn okulojn. Poste li ridetis. "En la Biblio estas skribite: Estas pli da ĝojo pri pekulo pentanta, ol pri naŭdeknaŭ justuloj! Se tia amerikanino povus decidiĝi, pro amo al sia edzo proprigi al si la ageman vivon de germana edzino — kio ja certe necesigus ne malmulte da energio kaj certan memdisreviĝon —, ĝuste tio, kion mi nomis ŝia malpedanta talento, povus esti la plej bona garantio por la estonta feliĉo