Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

edzeca. — Sed fariĝis malfrue, fraŭlino Mac Kennon, kaj ni havas antaŭ ni longan vojaĝon. Pro tio mi ne pli longe volas lacigi vin per tiaj akademiaj diskutoj."

"Ĉu akademiaj diskutoj? Ĉu estas tiaj, kiuj ne estas valoraj por la praktika vivo?" Akra, preskaŭ malamika rigardo el ŝiaj okuloj trafis lin.

"Tiel estas", li rediris trankvile, same kiel ŝi levante sin de ĉe la tablo, kie ambaŭ estis sidintaj.

"Nu, bonan nokton!" Ne donante al li la manon, kiel kutime, ŝi rapidpaŝe forlasis la ĉambron.

Li postrigardis ŝin. Lian orelon trafis la susurado de ŝiaj subjupoj, kaj ekĝemeto tremis el inter liaj lipoj. Kial li ekĝemis? —

Daŭris sufiĉe longe, ĝis kiam von Merten povis ekdormi post la lasta interparolo kun Edito Mac Kennon; kaj kiam li fine estis ekdorminta, konfuza sonĝo iluziis lian spiriton. Sidante sur ĉevalo, li estis ĉasanta post Jameson, kaj kiam li, rapide rajdante sur ŝoseo, fine estis atinginta la ĉasiton kaj etendis la brakon al li, ne estis Jameson, kiun li kaptis, sed Edito, kiu ridante rigardis lin kun tiel aminda esprimo en siaj trajtoj, ke li ne sciis, ĉu koleri aŭ ĝoji pri ĉi tiu sonĝo. La marta suno jam hele brilis en lian ĉambron, kiam li malfermis la okulojn. Rapide li saltis el la lito, rapide vestis sin kaj sonorigis, por ricevi la kafon.

"Alvenis ankaŭ telegramo por via moŝto", la ĉambrokelnero serveme anoncis.

"Kie ĝi estas?"

"Ĉe la pordisto; mi tuj alportos ĝin."

Post kelkaj minutoj la kelnero revenis kun la telegramo. Merten malfermis ĝin. Ĝi venis el Berlin kaj tekstis: "Pinkerton sciigas: Leterojn por Jameson peras Ellen Burke, ĝis hodiaŭ al London, poste al Nice. Klubsekretario opinias Jamesonon restanta en Wien."