Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Kaj kion fari, se li ne sukcesos?"

"Nu, eble ni trovos en London ion, kio remontros al ni postsignon de la krimulo."

"Sed kion ni entreprenos, se ankaŭ ĉi tiu espero ne realiĝos?"

"Tiukaze ni devos elekti alian vojon, kiu nun ankoraŭ ne estas destinebla, sed nur laŭ tio, kion ni intertempe ankoraŭ estos esplorintaj. Sed unu demandon bonvolu ankoraŭ respondi:

Ĉu vi konas tiun virinon Ellen Burke, pri kiu en la telegramo el Chicago estas dirite, ke ŝi peras la leterojn de Jameson?"

"Ne, mi neniam aŭdis ĉi tiun nomon."

"Supozeble estas sinjorino, kun kiu Jameson ankaŭ havas aminterrilaton. Ni ja povos konstatigi ĉi tion ankaŭ per Pinkerton, sed ne estas urĝe tion ekscii. Eble via frato povus informi nin pri tio."

"Ĉu mi telegrafu al li?"

"Letero sufiĉas; se montriĝos necese ricevi rapidajn informojn pri sinjorino Burke, ni povos sekvigi telegramon. Sed la letero estu skribota kiel eble plej baldaŭ, ĉar pasos sufiĉe longa tempo, proksimume unu semajno, ĝis kiam ĝi atingos sian celon. Ĉu vi havus la afablecon skribi ĝin sur la vaporŝipo dum la transveturo de Calais al Dover?"

"Mi povas skribi tuj, dum la veturado aŭ dum la haltado en la stacioj."

"Tio ne estas necesa; se ni ekspedos la leteron en Dover, ĝi alvenos ne pli malfrue."

Sekvis longa silento. La interparolo de l' pasinta vespero laŭŝajne kaŭzis al Edito malbonhumoron, kiun ŝi ankoraŭ ne povis subigi.

Merten treege bedaŭris tion. Li ankaŭ ne povis dubi pri tio, ke la malbonhumoro direktiĝas kontraŭ li, ĉar ĝi daŭris ankaŭ dum la plua veturo. Nur kiam