Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la kupeon eniris kelkaj sinjoroj, kiuj provis komenci konversacion kun Edito, ŝi senhezite konsentis pri la provo, kaj baldaŭ ŝi estis en vigla interparolo kun la sinjoroj. Precipe unu el ĉi tiuj, civile vestita oficiro de la husara regimento el Krefeld, konversaciis en amuza kaj sprita maniero. Merten unue silente aŭskultis. Tamen al lia akrigita per ekzercado okulo ne restis kaŝite, ke de tempo al tempo observanta rigardo de Edito transflugis al li, kvazaŭ ŝi volus vidi, kiel li akceptas la aferon. Sed ŝi eble ne konkludu el lia silentado, ke li koleras. Pro tio li rompis sian silenton, kiam prezentiĝis konvena okazo, kaj li partoprenis la interparolon, disvolvante kvietan bonhumoron, al kiu la sukceso estis certa. Kiam la sinjoroj forlasis la kupeon, atinginte sian vojaĝocelon, ili certigis, ke ili nur malofte havis tiel agrablan veturon kiel hodiaŭ.

Kiam von Merten kaj Edito ree estis solaj, unue la silentado denove regis.

"Kial vi hodiaŭ tute ne klopodas distri min?" Edito subite demandis.

"Ŝajnis al mi, ke via fraŭlina moŝto unue malmulte emis al interparolo."

"Kaj nun vi ne emas al tio, ĉu ne?"

"Mi esperas, ke vi ne konsideras min tiel malbona kavaliro!"

"Se nur pro kavalira devo vi volas dediĉi vin al mi, nu, tiukaze mi rezignas pri tio!"

"Kian rajton mi havus, fari pli ol tion?"

"Ni estas kunuloj, sinjoro von Merten, almenaŭ en la afero, kiu nun okupas nin. En tia stato oni konservu ankaŭ bonan kamaradecon, ĉu ne vere?"

"Certe, — sed de ambaŭ flankoj!"

"Dankon! Mi sentas min trafita. Sed preskaŭ ŝajnas al mi, kvazaŭ vi ne konsiderus ebla tian kamara-