Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

esplori, ĉu Jameson eble per anonco estis serĉinta taŭgan sinjorinon. Ĉe la tre ampleksa anoncoparto de la Londonaj gazetoj tio estis longedaŭra kaj laciga laboro. Sed ankaŭ ĝi restis senrezulta, kaj la paleco, iom post iom fortiĝanta sur la ĉarmaj trajtoj de Edito, pruvis ŝian elĉerpiĝon. Sed nur post insista peto de Merten ŝi iris al la nokta ripozo.

Merten ne trovis ĉi tiun. Sidante en komforta apogseĝo de sia hotelĉambro, li ekbruligis sian pipon, sian fidelan akompananton, kaj poste komencis intense mediti. Pluraj ideoj ekaperis en lia cerbo kaj ree estis forlasataj. Fine venis tia, kiu ŝajnis enhavi la ŝancon de sukceso.

Jameson pretekstis negocajn aferojn por amuzaj vojaĝoj al Eŭropo, diris fraŭlino Mac Kennon. Ĉe tio li kompreneble ne tute povis malatenti la negocajn celojn. Kien ĉi tiuj povis konduki lin? Laŭ la speco de lia komerca entrepreno certe ankaŭ al London. Li devis esti restadanta iom longan tempon en London. Kie? Tre verŝajne ne en hotelo; laŭ sia vivkutimo li certe preferis loĝi en pensiono por fremduloj.

En Germanlando kun ĝia bonordigita loĝanoncado estus facile konstati, en kiu pensiono li loĝis, sed en Anglolando ne ekzistas tiaj leĝoj. Demandi en ĉiuj pensionoj, kiaj en London certe ekzistas miloj — krom la multaj familioj, kiuj okaze loĝigas ĉe si fremdulojn kontraŭ pago — daŭrus monatojn.

Sed se Jameson efektive pretekstis la negocon por siaj amuzaj vojaĝoj al Eŭropo, kiel Edito rakontis, li apenaŭ povis tute eviti vizitojn al siaj komercaj amikoj. Merten konis la specon de lia entrepreno, kaj estis supozeble, ke en London ekzistas nombro da firmoj, kun kiuj la komercejo en Chicago interrilatas. Sekve ŝajnis plej utile, demandi en tiaj firmoj, kie Jameson