Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

loĝis dum sia antaŭ ne longe okazinta vizito en London. Verŝajne unu el la anglaj korespondantoj, laŭ angla kutimo, kunirigis lin en la klubon, konis lin iom pli intime kaj povis doni informojn pri liaj kutimoj. Tiaj esploroj kompreneble devis esti farataj kun granda singardo, plej bone per angla detektivo. Kvankam von Merten bonege parolis la anglan lingvon, li tamen ne povis riski, en London nomi sin anglo; ĉar, se oni rimarkus, ke tio ne estas ĝusta, oni suspektus lin kaj eble avertus Jamesonon. Merten sufiĉe konis sin mem por scii, ke li ne trovos dormon, antaŭ ol li estos haviginta al si certecon, ĉu sur tiu vojo rezulto estus atingebla. Li subite ekstaris, venigis al si fiakron kaj veturis al la policejo Scotland Yard.

La deĵoranta inspektoro montris al li, post kiam li estis legitiminta sin, la plej afablan komplezon. Tamen ne estis facile, trovi la ĝustan oficiston por la esploro. Inspektoro Pearson rekomendis al Merten iun Killaney, unu el la plej trovemaj viroj, pri kiuj la angla polico disponis. Se Merten dezirus servigi al si ĉi tiun viron, oni tuj povus venigi lin per telefona sciigo. Merten ne havis kaŭzon malakcepti la rekomendon de la inspektoro, kaj konsentis. Sed kiam post paso de ne tro longa tempo Frederiko Killaney aperis, von Merten preskaŭ pentis sian konsenton. Killaney estis vera tipo de degenerinta "gentleman". Li aspektis kiel viro, kiu apartenis al la bonsocietaj rondoj, sed per facilanimeco perdis sian posedaĵon. La hela lumo, kiu brulis en la ĉambro de l' inspektoro, klare ekkonigis ĉiun trajton de lia elviviviĝinta, sed bela vizaĝo. La unua impreso, kiun Merten havis pri li, neniel estis favora. La vizaĝo de Killaney tute ne surhavis stampon de inteligenteco, pli vere tiun de bonanimeco, kiu ŝajnigis lin pli taŭga por ĉiu alia profesio ol