Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por tiu, kiun li plenumis. Sed kiam Merten informis lin pri lia tasko kaj promesis al li sufiĉe altan monrekompencon por rapida kaj feliĉa solvo de la tasko — von Merten sciis, ke Edito volonte pagos la sumon —, sur la vizaĝo de Killaney aperis fulmsimila ekbrilo, kiu subite ŝanĝis la karakteron de la vizaĝo.

"Esploro ĉe komercistoj, kiuj negocas kun Ameriko kaj speciale kun Chicago, estas la plej certa procedo", diris sinjoro Killaney. "Sed mi povos komenci ĝin nur morgaŭ matene je la 9a; tamen mi hodiaŭ jam povas fari enkondukan paŝon. Mi estas amikiĝinta kun la oficisto de banko, kiu multe interrilatas kun komercejoj en Chicago, eble ankaŭ kun la firmo nomita de vi; se ne, mia amiko certe scias, kiu ĉitiea banko prizorgas la negocojn de la tiea entrepreno. Se ni estos trovintaj ĉi tiun bankon, ni tre baldaŭ ankaŭ scios, kun kiuj ĉitieaj komercaj firmoj sinjoro Jameson interrilatas. Mian amikon mi ankoraŭ nun povas viziti."

"Tre bone", von Merten diris. "Tuj kiam vi estos eksciinta ion, donu informon al mi en mian hotelon."

La detektivo promesis tion kaj foriris. Ankaŭ Merten foriris, post kiam li estis dankinta la inspektoron pro lia komplezemo.

Al Merten do ne restis io alia ol atendi, kion Killaney raportos. Sed unu paŝon li tamen ankoraŭ povis fari: Li veturis al la ĉeftelegrafejo, kie li jam la pasintan vesperon vane demandis pri la telegramo el Wien, kies postsendo el Dresden estis ordonita. Nun ĝi fine estis alveninta; ĝi tekstis: "Franco Jameson el Chicago de dek du tagoj ĉi tie, loĝas Lerchenfeldergurtel 21."

De dek du tagoj; Merten ne povis rifuzi al sia kontraŭulo sian laŭdon. Estis sendube, ke Jameson, por ĉiukaze povi pruvi sian alibion, sendis al Wien iun,