Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiu tie ludis lian rolon. Kiu povis esti la anstataŭulo? Nu, ĉi tiu demando estu respondata pli malfrue; nun estis necese, fari ion pli gravan. La plej necesa certe estis, ke li iom ripozu. Noktmezo jam de longe pasis, kiam li atingis sian hotelon, kaj la streĉadoj de la vojaĝo pli kaj pli sentiĝis. Sed daŭris longan tempon, antaŭ ol li povis ekdormi. En sia spirito li ankoraŭfoje pasigis ĉion, kio ĝis nun okazis, kaj ankoraŭ pli firmiĝis en li la konvinko, ke li agis ĝuste kaj laŭcele. El ĉiuj bildoj, kiuj ekaperis al li ĉe tio, tiu de Edito plej longe restis. Li klopodis forigi ĝin, sed li ne sukcesis.

Kial ĝuste ŝi, kiu tiel subite estis veninta en lian vivon kaj kontraŭ lia volo tiel vigle okupis lin, estis tiel riĉa?

Ĝemante li forlasis esperon, kiu, kvankam li estis nutrinta ĝin nur mallongan tempon, tamen altgrade logante estis aperinta antaŭ li. Malgraŭ ĉiu karaktera forto li apenaŭ povis daŭre sin liberigi de la ĉarmo, per kiu la gracia aperaĵo de Edito — ankoraŭ pli ŝia malkaŝema, sincera karaktero — efikis al li kaj devis efiki al ĉiu, kiu iom longan tempon persone interrilatis kun ŝi. Almenaŭ li ne sentis sin certa pri tio.

Ĉu li rajtas cedi?

Ne! En konversacio kun ŝi li sufiĉe klare estis espriminta, kio disigas lin de ŝi. Ĉu li fariĝu la edzo de riĉa sinjorino? Ne. Eĉ se li havus gravajn zorgojn pri ekzistado, li ne povus decidiĝi peti la manon de riĉa sinjorino. Jes, tiukaze eble ankoraŭ malpli ol alie. Lia vira fiero ne povus elporti la penson, ke riĉa edzino iutage eble povus riproĉi al li la mankon de havaĵo.

En lia situacio tia riproĉo eĉ estus rajtigita. Li ja povis fondi al si mastrumon; lia salajro kune kun la rentumo de lia havaĵo sufiĉis por certigi al la mastrumo