Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

senzorgan ekzistadon ĉe moderaj pretendoj. Sed, ĉu garantio ekzistas por tio, ke la pretendoj de la amerikanino estas moderaj, ke ili restos tiaj? Ŝia inklino al romantiko eble sufiĉus por dum la unua tempo malpli sentigi al ŝi limigon en ŝia vivmaniero; dum la tielnomata miela monato novaj geedzoj ja rigardas ĉion per aliaj okuloj ol poste. Sed kiel estos, kiam la miela monato estos pasinta? Ĉu tiam ŝiaj pretendoj ne kreskus, eble ĝis la mezuro de tiuj, kiujn fari ŝi estis rajtigita kiel fraŭlino? Kio okazus tiam? Tiam li devus diri al ŝi, ke liaj monrimedoj ne sufiĉas por kontentigi tiajn pretendojn; lia fiero estus profunde ofendata.

Tamen, kiom li nun konis ŝin, ŝi neniel hezitus helpi per sia propra posedo. Certe, ŝi plej verŝajne trovus tion tute komprenebla, kia ĝi efektive ankaŭ estis. Do li povis supozi, ke, se li edziĝus kun Edito, ilia edzeco ne estus malagrabligata per tia afero.

Sed — garantion por tio, ke tia momento ne venos, li ne havis. Ĉi tiun momenton li timis, sentante, ke kun ĝi aperos ne transirebla fendego inter li kaj lia edzino. Ĉi tiu timata momento povus veni, kaj tiam ĉio estus perdita por ĉiam. Ĉu konsidere al tio vere ne estus pli bone, kiel li jam unu fojon decidis, sufoki la apenaŭ ekĝermintan aminklinon, antaŭ ol ĝi elkreskus tro forte?

Tiaj skrupuloj turmentis lin kaj longe fortenis la dormon. Sed fine la naturo pretendis sian rajton, kaj li ekdormis kun la intenco esti singardema kaj ĉion ceteran lasi al la destino de l' sorto.


Sesa ĉapitro

Kelkaj horoj da dormo sufiĉis, por plene redoni al Merten lian freŝecon. Li vekiĝis kun novaj fortoj, kaj post rapida sinvestado li instruis la ĉambristinon diri al fraŭlino Mac Kennon, ke nur mallonge antaŭ tagmezo