Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li anoncos sin ĉe ŝi; ĝis tiam li estos okupita. Per tio li celis, ke Edito, kies helpon li por la nuna momento neniel bezonis, kiel eble plej longe ripozu.

Dum li atendis sinjoron Killaney en sia ĉambro, li ree kaj ree konsideris la aferon laŭ ĉiuj direktoj. Li jam de longe ekkonis la verecon de la maksimo, ke nur tiu estas vere kapabla kriminalisto, kiu konsideras ne nur la verŝajnan, sed ankaŭ la ne verŝajnan, eĉ la apenaŭ eblan.

En sia pensado li estis interrompata de sinjoro Killaney, kiu mallonge sciigis al li, ke Jameson kutimas loĝi en la fremdulpensiono de sinjorino Ellen Burke, Churchillstrato no 62, kaj ke li loĝis tie ankaŭ dum sia lasta restado en London. Sinjorino Burke ja de post Septembro de la pasinta jaro estas en Chicago, sed ŝia pensiono estas plue funkciigata de Karolino Broughton.

Aŭdinte ĉi tion, von Merten eĉ ne unu momenton dubis pri tio, kion li faru. Li pagis al la detektivo la promesitan rekompencon kaj dankis lin pro lia bona laboro. Tuj kiam Killaney estis foririnta, Merten skribis leteron al Edito, en kiu li komunikis al ŝi, ke li devas transloĝigi sin en la pensionon de sinjorino Burke, Churchillstrato no 62, kaj ke li kiel eble plej baldaŭ donos al ŝi informojn de tie. La Ieteron li transdonis al la ĉambristino por prizorgo. Poste li rapide pakis sian vojaĝkofron, pagis la hotelfakturon kaj per fiakro veturis al Churchillstrato.

En la pensiono akceptis lin bela, freŝa ĉambristino, ĉar la sinjorino ankoraŭ ne estis preta por akcepti.

Si montris al li komfortan ĉambron, kiun li luis, ne demandante pri la prezo. Dum la ĉambristino, kiu evidente estis el Irlando, kiel la plej multaj servistinoj en London, pretigis la ĉambron, li komencis interparolon kun ŝi.