Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Nu, la afero ne estis tre grava/' doktoro Beads diris ridante, "sed kiel paciento li havis tian senpaciencon, kia montriĝas precipe ĉe tre fortaj naturoj, kiam la koncernaj personoj ne estas tute sanaj kaj ankaŭ ne tute malsanaj. Tiam mi tute ne ŝatis lin, sed nun mi ekkonis lin kiel ŝatindan homon."

"Ĉu oni rajtas demandi, kio kaŭzis ĉi tiun ŝanĝon de via opinio?"

"Li ja ne volis, ke la afero fariĝu konata; sed al vi, lia amiko, mi povas rakonti ĝin. Kiam li, post sia malsano, de tempo al tempo ankoraŭ konsultis min, li renkontis en mia atendejo junan sinjorinon, fraŭlinon Katarino Woodwell, kiu suferis de ftizo. Si estis instruistino en ĉitiea popollernejo kaj ne plu havis gepatrojn nek aliajn parencojn. Li interesiĝis pri ŝi. Ŝi estis tre bela; povas esti, ke tio vekis aŭ plifortigis lian simpation por ŝi."

"Li iam rakontis al mi pri ŝi. Ĉu ŝi havis tre belan blondan hararon, bluajn okulojn kaj mezgrandan, gracian figuron?"

"Tre prave, tio estas precize ĝusta. Nu, kiam li estis konatiĝinta kun ŝi, li insiste petis min, ke mi laŭvere diru al li, ĉu ŝi resaniĝos aŭ ne. Mi ne povis havigi al li multe da espero; la malsano jam estis tro progresinta. Aŭdinte ĉi tion, li donis al mi kvinpundan monbileton kaj petis pagi per ĝi ŝiajn kuracilojn kaj fortigilojn. Se estus necese, li pagus ankaŭ la kostojn de ŝia porvivo. Pro la bono de mia malriĉa pacientino mi volonte konsentis pri tio. El Chicago li poste ripetfoje sendis al mi sufiĉe altajn sumojn por la malsanulino, pri kies farto mi regule devis raporti al li. Bedaŭrinde la raportoj fariĝis pli kaj pli malfavoraj; mia unua diagnozo pruvis sin ĝusta. Fraŭlino Woodwell pli kaj pli kadukiĝis, kaj kiam Jameson antaŭ ne longe