Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

venis ĉi tien, ŝi estis nur ankoraŭ ombro de si mem. Li estis profunde kortuŝita, kiam li revidis ŝin ĉi tie; kaj kiam mi diris al li, ke la sola ebleco,

ankoraŭ plilongigi ŝian vivon, kvankam plej favore nur por kelkaj monatoj, estus tiu, transloki ŝin en sudan klimaton, li senhezite decidis, je siaj kostoj venigi ŝin kun si al Riviero."

"Tre nobla faro, efektive!"

"Vere, sinjoro Bernhard!" Sub ĉi tiu nomo von Merten estis prezentinta sin al doktoro Beads kaj anoncinta sin en la pensiono. "Antaŭhieraŭ li forvojaĝis kun ŝi, kaj hodiaŭ ili verŝajne jam estas en San Remo."

"Ĉu vi efektive opinias, ke la fraŭlino estas ne savatebla de baldaŭa morto?"

"Dubo pri tio ne povas ekzisti; pli longe ol kvar semajnojn Ŝi ne plu vivos."

"La kompatindulino! Certe ŝi ankoraŭ estas tre juna, ĉu ne?"

"Si havas nur dudek ses jarojn."

"Mi ripetas: estas tre nobla trajto de sinjoro Jameson, ke li provas plifaciligi al ŝi almenaŭ la vivofinon, kaj tio des pli, ĉar laŭ tiaj cirkonstancoj ĉiu penso pri malpli pura motivo, pri aminterrilato, ŝajnas esti esceptata."

"Kompreneble! Ankaŭ krom tio, ke Jameson, kiel vi certe scias, nepublike jam fianĉiĝis kun fraŭlino Adelo, mi celas Adelon Burke".

"Jes jes, tion li tute ne sekretigis al mi. Kial H ĝis nun ne edzinigis ŝin?"

„Vivas ankoraŭ maljuna onklo de li, kiu nepre volas, ke Jameson restu needziĝinta, kaj kiu senheredigus lin, se li edziĝus. Sed la maljuna sinjoro, kiu disponas pri tre granda posedaĵo, jam havas pli ol sepdek jarojn, kaj li estas malsanema tiel, ke post pli-malpli longa