Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Tio estas tute certa. Sed ankaŭ ĉi tie ni ankoraŭ ne estas tute plenumintaj ĉion. Krom la havigo de la fotografaĵo ni devas fari la provon, ekscii ion pli detalan pri tiu fraŭlino Katarino Woodwell!"

"Por kia celo?"

"Mi ja esperas, ke Kruse sukcesos trovi la postsignon de Jameson kaj konstati lian restadejon, sed certecon pri tio ni ne havas. Kontraŭe, se oni konsideras, kian eksterordinare

grandan singardemon Jameson aplikas, oni povus dubi pri tio. Pripensu, kiel Jameson antaŭ longa tempo preparis sian planon. Li konatiĝis kun fraŭlino Woodwell, kiam li en vintro antaŭ unu jaro estis ĉi tie. Ke li nun venigis ŝin kun sir por ke ŝi anstataŭu la mortintan Alicon, pruvas, ke ŝi certe iom similas al ĉi tiu, kion ja ankaŭ doktoro Beads jam konfirmis post mia demando pri la koloro de ŝia hararo, pri ŝiaj okuloj kaj ŝia figuro. Mi eĉ konjektas, ke ĉi tiu simileco nur ekestigis la planon por la krimo. Sed certe li tiam jam preparis ĝin, ĉar verŝajne li ne estas la viro, kiu pro tute fremda al li ftizulino oferus sufiĉe grandan sumon. Do de pli ol unu jaro li laboras pri la efektivigo de sia plano kaj sendube antaŭvidis ĉiujn eble malfavorajn por li okazojn kaj provis eviti ilin. Al ĉi tiuj okazoj apartenas ankaŭ tiu, ke li estos observata ĉe la akcepto de la leteroj en la poŝtejo. Sed aliflanke estas konsiderote, ke nun li opinias sin sekura, almenaŭ ne persekutata. Tamen estas dube, ĉu Kruse sukcesos. Se ĉi tio ne okazos, ni staros antaŭ malfacila serĉado."

"Malgraŭ tio, ke ni nun scias, ke li estas en San Remo?"

"Tie li tute certe ne estas, ĝuste pro tio ne, ke doktoro Beads rekomendis al li tiun restadejon por lia pacientino. Favore por ni estas, ke Jameson vojaĝas kune kun ŝi. Unuopulo estas multe pli malfacile trovebla, ol du kune vojaĝantaj personoj, precipe, se unu