Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

el ili estas sinjorino. Pli ol unu defraŭdinto verŝajne neniam estus kaptita, se sian amatinon li estus lasinta hejme kaj estus ĉesiginta ĉiun interrilaton kun ŝi. Do, ĉar ne ŝajnas maleble, ke per fraŭlino Woodwell ni venos sur la postsignon de Jameson, ni devas kolekti kiel eble plej precizajn detalojn pri ŝi."

"Tio estas ĝusta. Sed kiamaniere vi volas ekscii tiujn detalojn? Ĉu ne estus plej simple demandi doktoron Beads pri ili?"

"Eble. Sed povus esti, ke tio farus lin suspektema. Ĉi tiu vojo restas ankoraŭ al ni, kiam la alia rimedo malsukcesos."

"Kian rimedon vi celas?"

"Provi ekscii, kie fraŭlino Woodwell loĝis, kaj tie pli detale informiĝi."

"Ĉu ĉi tiun taskon vi volas lasi al mi?" Petante ŝi rigardis lin.

"Se vi sentas vin kapabla por tio, jes! Sed plej granda singardemo estas necesa!"

"Ĝin mi aplikos."

"Unue mi nur volas iom manĝi, mi estas sufiĉe maisata."

"Kompreneble! ĉu ni kune matenmanĝos?"

"Se plaĉas al vi, tre volonte."

Ili iris en la matenmanĝan salonon, post kiam von Merten estis sendinta serviston al sinjoro Killaney, ke li venu tien.

Killaney aperis jam post duona horo. Merten salutis lin kaj diris al li, pri kio temas. "Ĉar fraŭlino Woodwell estis malsana kaj malriĉa, ŝi certe havis sian loĝejon en la proksimeco de la lernejo, en kiu ŝi instruis," li finis sian klarigon. "Ĉi tio do unue estas esplorota."

"Tio ne estos malfacila", diris Killaney. "Ĉar fraŭlino Woodwell estis grave malsana, doktoro Beads certe