Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

havis ŝin kiel daŭran pacientinon, kaj estas tre verŝajne, ke la lernejo, en kiu ŝi funkciis kiel instruistino, estas proksime de la loĝejo de doktoro Beads. De Scotland Yard mi havigos al mi liston de ĉiuj lernejoj troviĝantaj en tiu kvartalo kaj okupantaj instruistinojn. Ĝis kiam mi ricevos ĉi tiun liston, mi uzos la tempon, por telefoni al kelkaj lernejoj, kies adreson mi sen tio jam scias. Se mi estos trovinta la koncernan lernejon, mi tuj informos vin."

"Bone; kaj bonan rekompencon mi promesas al vi", Edito diris.

Jam post unu horo Killaney revenis.

"La afero iris tre bone", li raportis. "Fraŭlino Woodwell funkciis en la privata instituto de sinjorino Forster, kiu telefone certigis al mi, ke ŝi treege kompatas la amindan fraŭlinon. Evidente ĉi tiu akiris al si la plej grandan simpation de sia direktorino. Fraŭlino Woodwell loĝis, ŝajne ĝis antaŭ tute mallonga tempo, en Cambridgestrato, numero 112, ĉe sinjoro Uborne."

Edito donis al sinjoro Killaney la promesitan rekompencon. Certe ĝi estis tre sufiĉa, ĉar por momento la esprimo de ĝoja miro aperis sur la vizaĝo de Killaney. Li adiaŭis kun la certigo, ke ĉiutempe li estos je plua dispono.

Edito nun iris al Cambridgestrato, dum von Merten reiris al sia pensiono. Antaŭe ili ankoraŭ estis interkonsentintaj, ke je destinita horo ili ree renkontos unu la alian en ŝia hotelo. —

Sinjoro Uborne estis ŝuisto kun multnombra familio. Li plimultigis siajn malgrandajn enspezojn per ludono de ĉambroj. Edito opiniis, ke ŝi plej bone povus enkonduki sin, pretekstante, voli lui ĉambron. Sinjorino Uborne montris al ŝi malgrandan, ne tre komfortan ĉambron, rimarkigante, ke ĝis antaŭ du tagoj loĝis en ĝi fraŭlino, kiu forvojaĝis al Riviero.