Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

propagando per ĉiuspecaj rimedoj, precipe per monoferoj. Kreis multajn premiojn por kuraĝigi la lernantojn ktp. Klopodis por unuigi ĉiujn aktivajn E-istojn. Ĉiama propagandisto per paroladoj, artikoloj, personaj klopodoj, li altiris aŭ helpis altiri al E multajn valorajn aliĝantojn el altaj medioj. Verkis prop. libron, 1910. LK. 1932. L. BASTIEN.

Argentina Esperantisto. Organo de AEA, fondita en 1917; formato 25x17.

Argentino. (Suda Ameriko). La unua E-isto estis E. Gösta en Buenos Aires en 1899, sed la propagando komenciĝis nur post 5 jaroj, kiam la lingvo ree estis enportita, kredeble el Peruo. La pioniroj estis d-ro C. C. Dassen (1904) kaj Jos. Olivares, Enr. Brusses kaj J. Juameda (1905) en Chacabuco. Artikoloj aperis de Juameda kaj Olivares en la gazetoj »Revista de Menorca« kaj »El Mentor«. En 1906 en Buenos Aires estis fondata E societo kaj poste ankoraŭ du grupoj. En 1909 estis aranĝataj kursoj en la lernejo »Presidente Roca« kaj en Cordoba estis fondata societo. En 1913 multe laboris por E en Bahia Blanca Delfi Dalmau, konata kataluna E-isto. En 1916 oni fondis Argentinan E Asocion kaj de tiam la movado ĉiam progresis. Grandan helpon alportis kelkaj influaj homoj kaj precipe urbkonsilistoj de Buenos Aires, altiritaj al E en 1925. Unu el ili, Remigio Iriondo petis de la urbo subvencion de 2000 pesetoj por AEA. De 1917 aperis (neregule) la A E-isto. En amatora »Radio Revista» aperis regule kursoj de E kaj ofte interesaj artikoloj pri la E movado; red. de la fako estis M. Gomez: Laŭ Ia Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj estis en 37 urboj. AEA etendis sian agadon ĉefe pere de siaj korespondaj kursoj ankaŭ al aliaj sudamerikaj landoj. Laŭ la ICK-raporto 1930 »AEA sukcese interesigis oficialajn rondojn. Ankaŭ kelkaj sciencaj asocioj enkondukis E-n kiel helpilon por siaj celoj.« Laŭ la raporto en 1931 »AEA daŭrigis sian kutiman viglan laboron. La revolucio kaj la registara ŝanĝo iom interrompis progreson de diversaj entreprenoj.« Laŭ la raporto en 1933 »la ekonomia situacio malfavoris pli vastan agadon.« En 1933 UEA-del. estis en 12 lokoj. I. ŜIRJAEV.


Ariste Paul, estono, magistro de filozofio kaj filoiogio, fonetikisto. Nask. 3 febr. 1905 en paroĥo Torma. Kursoj en Tallinn kaj Tartu. Kunlaboranto de E gazetoj kaj tiu de EIE, membro de la komisiono por la granda vortaro E Estona.


Arnaudov Miĥail, bulgaro, d-ro, univ. prof. de literaturo. Prezidis publikan kunvenon dum prop. E-semajno en Sofia en 1924 kaj faris paroladon pri E.


Arnessen Arne, norvego, antaŭe: telegrafisto, librotenisto, kontorĉefo, nun: revizoro en Bondernes Bank en Oslo. Nask. 11 nov. 1884. Ekstudis Volapŭkon en 1903 kaj E-istiĝis 16 majo 1904. Fondis E klubon kaj gvidis la unuan kurson en Narvik 1907, la duan en Bergen 1910. Kas. de NEL depost 1923, ĝia ĝen. sekr. de 1932. Prez. de EK en Oslo 1924—26, kaj de-post 1929. Del. de UEA. de-post 1922 kaj ĉefdel. de 1932, ktp. Skribis sian unuan artikolon pri E en 1906 kaj poste multajn en diversaj gazetoj, redaktas regulan ĉiusemajnan E-kronikon en ĉefaj por-instruistaj gazetoj de-post 1931. Organizinto de ĉiuj (ĉ. 50) Cseh-metodaj kursoj, gviditaj de eksterlandaj instruistoj dum 1930 -33, gvidanto de la unua somera E kurso por instr. en N., 1930. Multaj paroladoj pri E (ankaŭ en radio). Laboro precipe inter geinstruistoj kaj rotarianoj. Prop. broŝuro, 1933. ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.


Arnhold Georg, germano, bankisto, sekreta komerca konsilanto, Würtemberg-a konsulo. Nask. 1 marto 1859 en Dessau. Unu el la gvidantaj ekonomiaj fakuloj de G. Eminenta pacifisto. Precipe pro pacifistaj motivoj li lernis kaj propagandis E-n, grave helpis la movadon idee kaj materie. Li kunfondis la Saksan E Instituton kaj estis ano de ties patrona societo.


Arnhold Heinrich Gustav, germano, bankisto, bavara konsulo, d-ro de jurscienco. Nask. 22 jul. 1885. Instigite de la konata pacifistino Bertha