Saltu al enhavo

Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/573

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

UK-jn, estis ano de ICK. Ekde la unuaj jaroj li laboris sur la literatura kampo kaj jam en »La E-isto« (Nürnberg) aperis liaj versaĵoj. Poste ofte li aperigadis siajn originalajn — plejparte humorajn — versaĵojn, ĉefe en »La Revuo«, »Ondo de E«, »Pola E-isto«, L. M. Dediĉe al la UK en Boulogne, li verkis la poemon »La Homa Doloro«. Du poemoj ankaŭ en »Fund. Krestomatio«.

E. W.

Zamenhof Klara, edzino de Z. Nask. kiel f-ino Silbernik 6 okt. 1863 en kowno, mortis 6 dec. 1924 en Varsovio. Senhezite fordonis sian tutan doton por la eldono de la Unua broŝuro, 1887. Estis ĉiama kunlaboranto kaj helpanto de la edzo, ofte plenumis liajn administrajn kaj sekretariajn taskojn. Ankaŭ post la morto de Z aktive partoprenis la movadon. Dank’ al ŝia kunhelpo, fondiĝis la E Rondo »Konkordo« en V. Ĉeestis ĉiujn UK ĝis la Viena 1924, kiu estis ŝia lasta renkontiĝo kun la E-istaro.

E. W.

Zamenhof Leono, (ps. Lozo, aŭ Zetel), polo, d-ro, frato de Z. kuracisto de malsanoj de gorĝo, oreloj kaj nazo. Nask. 31 okt. 1875 en Varsovio, mortis 7 febr. 1934 en V. Ampleksa faka verkado: ekz. »Historio de medicino« kun biografioj, aforismoj kaj anekdotoj (en pola lingvo). E-isto de 1898. Partoprenis en ĉiuj okazaĵoj de la loka E-movado. Fondinto de ES »Konkordo« en V. Kelkan tempon estis vicprez. de PES. L. K. kaj korespondanto de la Akademio, ĉefkunlaborinto de L. M. Red. de »P E-isto«, 1908—13. Li verkis multajn originalajn poemojn. Kiel apartaj libroj eliris liaj tradukoj: »Aspazio« de Swietochowski; »Protesilas kaj Laodamia« de Wyspianski; »Mia Liro« (kolekto) kaj aliaj.

E. W.


Zamenhof Lidja, plej juna filino de Z, Cseh-metoda instruistino de E. Nask. 29 jan. 1904. Ŝi lernis E-n kiel 9 jara knabino. Fininte en 1925 la universitaton (jura fakultato), ŝi fordonis ŝin tute al E. Ŝi fariĝis sekr. de ES »Konkordo« en Varsovio aranĝis ofte paroladojn kaj kursojn. Ekde la UK en Vieno, 1924, ĉiun UK ŝi ĉeestis, faris prop. vojaĝon kaj gvidis en diversaj landoj multajn kursojn. Literatura agado: la tradukaĵo de la ampleksa libro pri Bahaismo: »Baha’ u’llah kaj la Nova Epoko« de Esslemont, »Parizaj Paroladoj de Abdul Baha«; originale verkita: »Homo, Dio, Profeto«. El ŝia pure literatura agado estas menciinda ŝia traduko de »Iridiono« de l’ klasika pola aŭtoro Krasinski, kiel ankaŭ noveloj de B. Prus, kaj »Quo Vadis«, de Sienkiewicz. Kunlaboranto de multaj E-aj gazetoj (»P. E-isto«, L. M., k. a.). Kunlaboranto de la Enciklopedio.

E. W.


Zamenhof Ludoviko Lazaro: Vivo.

Kiu povus pli bone rakonti la vivon de Z, ol li mem? Tial mi ne faros alion, krom kopii leteron, kiun Z sendis al Michaux, prez. de la Bulonja Grupo, la 21. feb. 1905, kaj kiu ne estas ĝis nun publikigita.

»Kara Sinjoro — Vi petas, ke mi donu al Vi detalojn pri mi kaj mia vivo. Tre volonte mi tion ĉi faros, kiom mi povos, sed bedaŭrinde mi povos fari ne tre multe. Jen estas la kaŭzoj: por la estontaj generacioj mia biografio eble estos ne seninteresa, ĉar efektive mia tuta vivo, de la plej frua knabeco ĝis nun, prezentas unu konstantan kaj seinterrompan serion da diversaj bataloj: a) interne en mi konstante bataladis reciproke diversaj idealoj kaj diversaj celadoj, kiuj ĉiuj egale estis por mi ordonaj, sed kiujn reciproke interkonsentigi estis ofte treege malfacile, kaj tio ĉi multe min turmentadis; b) ekstere mi ofte devis bataladi kontraŭ diversaj malhelpoj, ĉar neniam miaj idealoj apartenadis al la idealoj en modo kaj tial neniam mankis al mi mokantoj kaj atakantoj. Krom tio mi tre multe da jaroj havis grandajn kaj tre turmentajn klopodojn kun la akirado de mia pano kaj tiu ĉi batalado pri la pano tre venenis mian vivon. En la lastaj jaroj mi fine atingis tion, ke pano jam al mi ne mankas; sed ho ve, la longa batalado min tre lacigis, kaj nun, ne havante eĉ plenajn 46 jarojn, mi jam sentas min kiel homo 60-jara.

Mi naskiĝis en Bialystok la 3/15 de Decembro 1859. Mia patro (marĝene: kiu ankoraŭ vivas) kaj avo estis instruistoj de lingvo. La homa