Saltu al enhavo

Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/574

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

lingvo estis por mi ĉiam la plej kara objekto el la mondo. Plej multe mi amis tiun lingvon, en kiu mi estis edukata, t. e. la lingvon rusan; mi lernadis ĝin kun plej granda plezuro; mi revis iam fariĝi granda rusa poeto (marĝene: en la infaneco mi skribis diversajn versaĵojn kaj en la 10-a jaro de mia vivo mi skribis 5-aktan tragedion.) Mi kun plezuro lernadis ankaŭ diversajn aliajn lingvojn, sed ili interesadis min ĉiam pli teorie ol praktike; kaj ĉar mi neniam havis la eblon ekzerciĝadi en ili, kaj ĉar mi ĉiam legadis nur per la okuloj, sed ne per la buŝo, tial mi libere parolis nur en tri lingvoj (ruse, pole kaj germane), la lingvon francan mi legas libere, sed parolas ĝin tre malmulte kaj malbone; krom tio mi en diversaj tempoj lernis iom ankoraŭ ĉirkaŭ 8 aliajn lingvojn, kiujn mi konas tamen nur tre malmulte kaj nur teorie.

En mia infaneco mi amis tre pasie la lingvon rusan kaj la tutan rusan regnon; sed baldaŭ mi konvinkiĝis, ke mian amon oni pagas per malamo, ke ekskluzivaj mastroj de tiu lingvo kaj lando nomas sin homoj, kiuj vidas en mi nur senrajtan fremdulon (malgraŭ ke mi kaj miaj avoj kaj praavoj naskiĝis kaj laboris en tiu ĉi lando), ĉiuj malamas, malestimas kaj premegas miajn fratojn; mi vidis, ke ankaŭ ĉiuj aliaj rasoj loĝantaj en mia urbo sin reciproke ĉiuj malamas kaj persekutas… kaj mi multe suferis de tio ĉi, kaj mi komencis revadi pri tia feliĉa tempo, kiam malaperos ĉiuj naciaj malamoj, kiam ekzistos lingvo kaj lando apartenantaj plenrajte al ĉiuj siaj uzantoj kaj loĝantoj, kiam la homoj ekkomprenos kaj ekamos unuj la aliajn.

En la jaro 1869 mi eniris en la Bialistokan realan gimnazion; sed post du monatoj mi devis eliri pro grava malsano (en mia infaneco mi tre ofte estadis malsana); en 1870 mi eniris denove kaj mi lernis kun grandaj sukcesoj (mi devas rimarki, ke en la tuta 9-jara daŭro de mia gimnazia lernado, kiel en Bialystok, kiel poste, en Varsovio, mi estis ĉiam la unua en mia klaso; la instruantoj rigardadis min kiel treege kapablan kaj miaj kolegoj profetadis (marĝene: sen ia envio, sed tre bondezire, ĉar neniam mi havis inter la kolegoj ian malamikon), ke mi havos en la vivo ĉiam la plej grandajn sukcesojn; tio ĉi tamen poste tute ne plenumiĝis kaj mi longe devis batali ĝis mi ellaboris al mia familio modestan panon). En 1873 miaj gepatroj transloĝiĝis Varsovion, kie mia patro ricevis la oficon de instruisto de germana lingvo en la reala gimnazio. Mi restis 5 monatojn dome por lerni la lingvojn latinan kaj grekan, kaj poste mi eniris en la Varsovian 2-an filologian gimnazion, kiun mi finis en la jaro 1879. Tiam mi forveturis Moskvon kaj eniris tie en la medicinan fakultaton de la tiea universitato. Miaj Moskvaj kolegoj estis reprezentantoj de tre multaj plej diversaj rasoj, kaj tio ĉi fortikigis en mi la celadon al unuigita homa familio. Baldaŭ la financa stato de miaj gepatroj fariĝis tre malbona, ili ne povis jam tenadi min en Moskvo, kaj tial en 1881 mi revenis Varsovion, eniris tie en la universitaton, kiun mi finis en la komenco de Januaro 1885. Mi forveturis tiam en la vilaĝon Vejseje, por komenci kuracistan praktikon. Praktikinte tie en la daŭro de 4 monatoj, mi konvinkiĝis, ke mi por la komuna medicina praktiko tute ne taŭgas, ĉar mi estas tro impresiĝema kaj la suferoj de la malsanuloj (precipe de la mortantoj) tro multe min turmentis. Tiam mi revenis Varsovion kaj decidis elekti por mi specialecon pli trankvilan, nome la malsanojn de okuloj. Mi laboris en la daŭro de 6 monatoj en la okulista apartaĵo de unu Varsovio malsanulejo, poste mi lernis kelkan tempon en la klinikoj de Vieno (Aŭstrujo) kaj en la fino de 1886 mi komencis okulistan praktikadon en Varsovio. Tiam mi konatiĝis kun mia nuna edzino, Klaro Zilbernik el Kovno (ŝi tiam gastis ĉe sia fratino, loĝanta en Varsovio). La 9-an de Aŭgusto 1887 mi edziĝis. Al mia fianĉino mi klarigis la tutan esencon de mia ideo kaj la planon de mia estonta agado. Kaj mi demandis ŝin, ĉu ŝi volas ligi kun mi sian sorton. Ŝi ne sole tute konsentis, sed ŝi donis