entojn ĉiutage, por havi de ili tiom, kiom aliaj kuracistoj havas de 5—10 pacientoj; tamen mi estas nun tre kontenta, ĉar mi havas mian panon kaj bezonas jam nenies helpon.
Mi havas nun 3 infanojn: unu filon kaj du filinojn.
mi estas tre laca kaj lacigis ankaŭ Vin per mia longega letero. Adiaŭ!
Via L. L. Zamenhof.
Al la supra letero nur malmulto estas aldonenda. La gepatroj de Z nomiĝis Marko kaj Rozalio (naskiĝinta Sofer); lia unua filo, Adamo, naskita en 1888, fariĝis okulisto, kaj anstataŭis sian patron, je la fino de lia vivo, en la domo de la strato Dzika; lia unua filino, naskita en 1889, fariĝis kuracistino; lia dua filino, Lidya, naskita en 1904, plej fidele sekvis la vojon de sia patro, instruadante E-n kaj partoprenante la religian movadon Bahaismo.
La primitiva formo de E estis preta en la komenco de la vintro 1878 kaj Z kun siaj gimnaziaj kolegoj aranĝis en sia ĉambreto feston, kiun ili nomis »tago de vivigo de la universala lingvo«. Sed li ne ĉesis prilabori ĝin: nur ĉe la jaro 1881 ni konas tri formojn malsamajn de la lingvo, kaj nur en 1885 li donis al ĝi ĝian definitivan aspekton. Poste li devis atendi ankoraŭ du jarojn antaŭ ol trovi eldoneblon.
De Nov. 1897 li loĝis en Varsovio, strato Dzika 9, en la malriĉa hebrea kvartalo. Kaj nur en 1905, la unuan fojon post 20 jaroj, li havis la eblon ĝui kelksemajnan libertempon kaj entreprenis kun sia edzino vojaĝon al la Bulonja kongreso. Poste, dank’ al la sumoj, kiujn pagadis al li La Revuo pro lia konstanta kunlaborado, li povis ĉeesti ĉiujn kongresojn, eĉ tiun de 1910 en Vaŝington (Ameriko). De 1905 ĝis la milito lia vivo fluis trankvile kaj laboreme; la tutan tagon lin okupis lia profesio, nur la vesperon li povis dediĉi al siaj ambaŭ idealoj, internacia lingvo kaj sennacia religio; inter ili du li dividis siajn fortojn kaj tempon.
Sur la E-kampo, liaj tradukoj aperadis regule, kun ĉiam pli granda sukceso.
Klopode al la homunuigado, li publikigis en 1906, en Rusujo, anoniman broŝuron pri »Homaranismo«, titolo per kiu li anstataŭigis »Hilelismo«. De Beaufront kritikis ĝin tre akre en »L’Espérantiste«, kaj Z respondis al li, sed ĉiam anonime. En Jul. 1911 li prezentis al la Int. Kongreso de Rasoj, en London, memuaron, en kiu li asertis, ke »la intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion«. Poste, por povi pli facile defendi siajn ideojn, ne kaŭzante malprofiton al la E-a afero, li en 1912, ĉe la Kongreso en Krakovo, rezignis ĉian oficialan rolon en la aferoj de E, kaj eĉ la simplan titolon »Majstro«. Kaj ekde la sekvanta jaro li publikigis sub sia nomo novan, pli ampleksan eldonon de la antaŭa broŝuro, sub titolo »Deklaracio de Homaranismo«: evidente li volis aludi kaj kompletigi la »Deklaracion pri Esperantismo«, kiun li voĉigis en Bulonjo. En tiu momento, li ekpensis pri kongreso inter homaranoj kaj komencis klopodojn pri tio, kiam subite eksplodis la milito. Ĝi surprizis Z-on en Köln, survoje al Parizo. Li devis reatingi Varsovion tra Svedujo kaj Finlando. Enfermite en sia urbo pro la batalego, baldaŭ en sia ĉambro pro la malsano, li daŭrigis sian nelacigeblan agadon. Li finis la tradukadon de la 4 volumoj de la Andersen-fabeloj, kaj de la tuta Malnova Testamento; samtempe li pretigis cirkuleron, alvokantan kunvenon de intelektuloj, kiu estus preparonta ĝeneralan universalan kongreson por neŭtrale-homa religio; li skizis grandaniman »Alvokon al la Diplomatoj«, publikigotan »post la Granda Milito«. Meze inter tiuj zorgoj, la morto kaptis lin, la 14 Apr. 1917. Ĝis la fino li restis fidela al tiuj idealoj, kiujn tiel bele esprimas la letero al Michaux.
Z estis malaltstatura, kun brunegriza barbeto, granda frunto, kaj kalva kapo; li portis pormiopajn okulvitrojn; li misprononcis la siblantajn konsonantojn; jam de ĉ. 1900 li suferis je malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj. Li estis pedante ordama en la ordinara vivo, naiva en aferoj, timema antaŭ publi-