Saltu al enhavo

Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/577

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ko, malinklina al ĉiuj oficialaj ceremonioj; nature modesta kaj pacama, li penis mildigi ĉiujn konfliktojn; li havis plej profundan senton pri justeco: je la 1a kongreso li memorigis en sia malferma parolo pri Schleyer, aŭtoro de Volapük, kies disĉiploj tamen siatempe akre atakis lin; je la 2a kongreso, li invitigis, pere de Michaux, siajn rivalojn, interalie Peano, aŭtoro de »Latino sine flexione«. Sed plej gravaj trajtoj de lia karaktero estas la volo, per kiu li ĉion oferis por siaj idealoj, kaj la pacienca obstino, per kiu li laboris por ilia efektivigo; cetere tiun volon kaj tiun obstinon li ĉerpis el la senmezura amo, kiu puŝis lin alporti, per ĉiuj fortoj de sia korpo kaj spirito, iom da helpo al tiu fizike kaj morale blindiĝanta homaro.

Bibliografio: E. Privat. Vivo de Zamenhof; E. Drezen. Zamenhof; A. Oberrotman. La lastaj tagoj de Dro L. L. Zamenhof; Wiesenfeld, Galerio de Zamenhofoj; Dro Leono Zamenhof. Biografio de Dro L. L. Zamenhof (Universo, 1910); Zamenhof-numero de la Nova Epoko (SAT 1929). (Bonan kompendion oni havas ĉe »Zamenhofa Legolibro« de Kidosaki — J. E. I. —, tekstojn en »Originala Verkaro« de Zamenhof k. de Dietterle).

G. WARINGHIEN.