Paĝo:Esperanto - 5 Februaro 1912.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Alia urbo provos Esperanton

Al ĉiuj esperantistoj kiuj deziras ian ajn informon pri urbo Tacoma aŭ ĝia ĉirkaŭaĵo nia komerca klubo estas nun preta respondi en Esperanto. Ni esperas ke ĉiuj interesatoj prenos ĉi tiun okazon por informi sin pri la vasta kaj mirinda okcidento. La okcidento estas la estonta lando; Washington estas la ŝtato de promeso, kaj senhezite ni povas rekomendi Tacoma kiel la plej belegan kaj la plej allogan urbon en nia ŝtato. Ĝi estas moderna urbo kun pli ol 100.000 loĝantoj. Ĝia alloga ĉirkaŭaĵo, ĝia milda klimato (somera temperaturo 60-65 gradoj, vintra 40-45 gradoj), ĝia beleco kaj pureco igas ĝin ideala urbo por la hejmserĉanto. Ke tio estas fakto atestas la ĉeesto en nia urbo de multe da progresemaj alilanduloj. Skribu ankoraŭ hodiaŭ al « Commercial Club », Tacoma, Washington, U. S. A.


Esperantaj Fonografoj

La muzikebdonejo Besnard, 26, rue Antoinette, Parizo, kiu faris alvokon en nia gazeto (No 111) pli platoj kun esperantaj kantoj kaj paroladoj, informas la multajn korespondintojn, ke de nun afero estas ebla. Ĝi intencas komenci kompreneble per la verkoj de nia Majstro, ekzemple « La Espero » (kanto), « Preĝo sub la verda Standardo » (deklamo) kaj aliaj. La diskoj kostos po 2 Sm., ne kalkulinte la sendelspezojn; ĉiu entenos du kantojn aŭ deklamojn.


Al ĉiulandaj amikoj de Paris

Ĵus aliĝis al U. E. A., kiel Esperantia Entrepreno, la tre grava Asocio Les amis de Paris (La Amikaro de Paris) kiu, post apenaŭ unu jaro de ekzisto, jam enhavas pli ol 1.500 membrojn.

Aliĝante al U. E. A. la Amis de Paris deziras unue montri sian simpation al nia afero sed, ankaŭ kaj precipe, provi utilecon de nia lingvo kaj vidi la servojn kiujn ĝi povas fari, per U. E. A. Sekve la estraro de tiu asocio esprimis al mi, insiste, sian deziron, havigi al si, nur per Esperanto kaj U. E. A., reprezentantojn kaj delegitojn en la ĉefaj urboj nefrancaj.

Ĉiuj esperantianoj komprenos la gravecon de tiu provo kaj faros, mi estas certa, ĉion eblan por efektiviigi tiun projekton kaj ĝin sukcesigi.

Mi do min turnas al ĉiulandaj amikoj de nia franca ĉefurbo kiuj akceptus labori kun ni, per Esperanto por konigi Parizon ekster-