Paĝo:Esperanto - 5 Februaro 1912.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

landen, per privata propagando, paroladoj, artikoloj, disdono de reklamfolioj, ktp. aŭ nur por helpi nin morale, akceptinte, ekzemple, titolon de delegito de la A. de P. en sia urbo aŭ regiono.

Mi esperas ke mia alvoko estos aŭdata kaj ke ĉiuj bonvolaj samideanoj, esperantianoj kaj delegitoj de U. E. A., — precipe tiuj kiuj uzas la lingvon francan, sin konigos al ni. Mi restas je ilia dispono por havigi al ili ĉiuj necesajn sciigojn kaj pluajn detalojn pri la cela kaj stato de la Amikaro de Paris kaj kondiĉoj de delegiteco. Ili nur skribu al mi, esperante, per respond-poŝtkarto adresita al Les Amis de Paris, 167, rue Montmartre, Paris, kun tiu aparta noto: « por S-ro Génermont, Del. U. E. A. ».

M. G. (Del. Paris).