Paĝo:Espero Pacifista - Aŭgusto 1905.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ciaj havas ekonomiajn fundamentojn. Konsekvence, la demando pri monpruntado dum milito, kiu povas kaŭzi gravajn konfliktojn (tion pruvas la teorio de S-ro Delaisi) prezentas grandan intereson por pacifismo.

II

Ĉiu scias ke dum milito, regno neŭtrala devas alporti absolute nenian helpon al unu el la militantoj aŭ al ili ambaŭ. Inter la helpoj alporteblaj, unu konsistas sendi al militanto necesajn objektojn por la daŭrigo de milito. Ĉiuj juristoj opinias ke regno neŭtrala devas sendi nek militajn municiojn, nek armilojn, nek nutraĵojn, nek monon. Sed ĉu tio, kio estas malpermesata al regnoj neŭtralaj, povas esti permesata al regnanoj de tiuj regnoj? Jes, diras la juristoj (kaj pli malsupre ni diskutos tiun teorion), sed, tre ofte, la malo fariĝas. Oni malpermesas al regnanoj de neŭtrala regno sendi difinatajn objektojn al la militantoj, kaj tiu malpermeso estas farita por du rimedoj :

1-e, la neŭtralaj regnoj povas malpermesi ke la difinataj komercaĵoj eliru el la regno ; tiel dum la franca-germana milito, Svisujo kaj Belgujo malpermesis eksteren sendadon de armiloj ;

2-e, ĉiu el la du militantoj difinas ian kolekton da komercaĵoj kiel kontrabandaĵo.

Sed la juristoj ne plu estas interkonsentaj kiam ili devas difini la objektojn kiuj estos konsiderataj kiel kontrabandaĵo. Ĉu oni devas tiel difini nur la armilojn kaj la militajn municiojn, aŭ ĉu oni devas difini ankoraŭ la nutraĵojn… kaj la monon? Je l’komenco de rusa-japana milito, Rusujo sciigis ke ĝi konsideros kiel kontrabandaĵo karbon, rizon, nutraĵon (deklaracio de 14/27-an de februaro 1904) kaj Japanujo sciigis ke ĝi tiel konsideras nutraĵojn, trinkaĵojn, karbon kaj monon (deklaracio de la 11-an de februaro 1904). Ni pli malsupre vidos ke praktike, tiuj deklaracioj havas tre malmulte da intereso, ed nun, ni nur demandos ĉu jure oni povas konsideri monon kiel kontrabandaĵo.

Se estas juste ke oni permesas al regnanoj de neŭtrala regno vendi municiojn militajn, armilojn kaj nutraĵojn al militanto, ĉu oni devas ankaŭ permesi ke ili sendu monon ?

Vendi armilojn, municiojn, nutraĵojn estas nur komerca afero. La komercantoj kontraktas indiferente kun ĉiu, kiu sin turnas al ili. Ilia komerco estas farata same indiferente dum paco kaj dum milito. Tio estas nur afero komerca. Pruntado de