Paĝo:Espero Pacifista - Aŭgusto 1905.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mono estas aliaĵo. Oni pruntas monon al tiu kiu estas la plej inda je konfido, al tiu kiu estas la plej simpatinda, al tiu kies konduton oni aprobas. De la komenco de la nuna milito, Angloj pruntis monon al Japanoj, kaj Francoj al Rusoj. Do, vendi komercaĵojn estas fari aferon, prunti monon estas fari servon. Kaj pruntado de mono estas do tre grava malrespekto de neŭtraleco.

Tiu tezo ne estas tute ĝusta kaj oni povas al ĝi prezenti du kontraŭdirojn.

1-e, monpruntado estas ofte afero komerca kaj ne sentimentala. Oni aĉetas akciojn de komercaj societoj kiujn oni tute ne konas, por kiuj oni havas nenian simpation, nur por ricevi grandan profiton. Multaj personoj tute abomenas la agojn de la turka sultano kaj tamen pruntas sian monon al li, ĉar ili pensas ke tiu afero alportos al ili multe da profito.

2-e, aliflanke vendi municiojn kaj aliajn komercaĵojn povas esti ofte konsiderata kiel servo, helpo, ĉar la komercistoj, en tiuj okazoj, ne estas senpartiaj kaj vendas pli volonte aŭ kun pli bonaj kondiĉoj al la kliento kiun ili preferas.

Konsekvence, se oni permesas la transsendon de ĉiuj komercaĵoj al militantoj, oni devas permesi ankaŭ la transsendon de mono.

Sed, se oni malpermesas la transsendon de tiuj objektoj (municioj, armiloj, nutraĵoj kaj aliaj), ĉu oni devas ankaŭ malpermesi la transsendon de mono ? Tio estas alia problemo.

III

Nenia regno, diras kelkaj juristoj, estas responda je la agoj de la regnanoj. Ĉiuj regnanoj estas liberaj agi laŭ sia volo. Ili konas la regulojn pri kontrabandaĵo, publikigitaj de ambaŭ militantoj. Ili do estas tute liberaj riski individue la aferon.

Sed oni tre bone povas respondi ke regno kaj regnanoj ne estas apartigeblaj. Regno estas regnanaro. Kiam tre multaj regnanoj pruntas monon al alia regno, ili estas incitataj tre ofte de sia regnestraro. La pruntado povas sukcesi nur, se la regnestraro ĝin favorigas kaj faciligas.

Sed alian respondon oni povas fari. La samaj juristoj kiuj tre bone apartigas regnon kaj regnanojn, proklamas ke ĉiu regno neŭtrala povas tre bone malpermesi vendadon eksteren de iaj objektoj al la militantoj, pro iaj politikaj kaŭzoj. Ili tre bone konsentas ke neŭtrala regno punu la regnanojn kiuj malrespek-