Paĝo:Espero Pacifista - Aŭgusto 1905.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tas tiun malpermeson ! Konsekvence ni povas konkludi ke regno havas perfekte rajton malpermesi la pruntepetadon de la militantoj, en sia lando[1].

Sed ĉu tiuj malpermesoj povas esti efikaj ?

Ni pli supre diris ke tiu malpermeso povas esti farita de du rimedoj, 1-e, aŭ de la neŭtralaj regnoj, kiuj ne permesas ke siaj regnanoj sendu objekton al militantoj 2-e, aŭ de la militantoj, kiuj decidas ke tiuj objektoj estas milita kontrabandaĵo.

La reguloj pri kontrabandaĵo ne povas havi gravan efikecon. Se hodiaŭ, mi deziras sendi el Parizo grenon al Vladivostok, Japanujo ne povas tion malebligi. Se mi deziras sendi nutraĵojn al Japanujo, perŝipe, Rusujo povos tre malfacile tion malebligi. Japanujo konsideras monon kiel kontrabandaĵo, tamen li militas kun mono ricevita de Anglujo, kaj Rusujo uzas francan monon ! Por ke la reguloj pri kontrabandaĵo estu vere efikaj, la militantoj devus esti tute blokataj kaj apartigataj de la cetero de l’mondo. Sed tiu blokado, farita kompreneble de la neŭtralaj regnoj, estus kaŭzo de multegaj konfliktoj kun tiuj regnoj kaj baldaŭ naskus universalan militon.

Ĉu la regnoj povas pli facile malpermesi la komercon de kontrabandaĵoj al siaj regnanoj ? Ni jam vidis ke Belgujo kaj Svisujo, neŭtralaj, malgrandaj kaj malfortaj regnoj, dezirante zorge observi neŭtralecon, kaj timante severajn venĝojn de la militantoj, se tiu neŭtraleco estus malrespektata, devis malpermesi ĉiun ajn eliron de armiloj, ekster siaj landlimoj. Tiu sola energia rimedo povas respektigi neŭtralecon kaj regulojn pri kontrabandaĵo. Sed ĉu oni povas praktike ĝin uzi ? Supozu ke hodiaŭ, la grandaj eŭropaj regnoj volante respekti neŭtralecon, kaj respektigi ĝin de siaj regnanoj, malpermesus ĉian eksteren sendon de nutraĵoj, trinkaĵoj kaj mono !

Tio haltigus la tutan ekonomian vivon de la mondo. Oni ne diru ke sufiĉus malpermesi la sendon difinitan speciale por militantoj, ĉar hodiaŭ mil rimedoj ekzistas por malobei tian

malpermeson ! Tiel, en 1855, la hanovra ŝipo Vrot Howina

  1. Pri tiu demando, la germana revuo Friedens-Warte de aprilo 1905 enhavis tre interesan artikolon de aŭstra financisto kiu, pro sia alta situacio en la banka mondo ne permesis publikigi sian nomon. La artikolo, titolata « Militaj monpruntadoj », kaj subskribata C. M., estas tiam pli grava, kiam oni konas ĝian devenon : versimile, ĝi estis la unua kondamno de militaj monpruntadoj elveninta el la specialaj financaj rondoj.
    En tiu artikolo, ni legas la jenan bonegan deklaracion :
    « Eĉ moralo ŝanĝas kun la tempo : ne la ŝtelon punis la Spartanoj, sed la mallertecon de tiu, kiu sin lasis kapti. Ni preparu la fariĝon de nova etiko :
    « Ne nur kiu militas kontraŭ nia patrujo, sed ankaŭ kiu ajn militas, estas nia malamiko : subteni lin per mono, estas kulpiĝi pro krimo de ofendo de nacio. »