Paĝo:Fervoja Esperantisto - Aprilo 1911.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
FERVOJA ESPERANTISTO
DUMONATA GAZETO
Organo de Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj
Jara abono : ₷ 1.
Unu Nº : ₷ 0,2.
Anoncoj : 1 paĝo : ₷ 5 ;
1/2 paĝo : ₷ 3 ;
1/4 paĝo : ₷ 2.
REDAKCIO
S-ro Bontemps
Administranta Redaktoro
(La prezidanto de la Asocio rajte estas Direktoro de la gazeto).
ADMINISTRACIO
Centra Presejo Esperantista
33, rue Lacépède, Paris

Ĉiujn manuskriptojn, abonmendojn, anoncojn, k.t.p., adresu al S-ro Bontemps, staciestro, Parennes (Sarthe), Francujo.

La redakcio rezervas al si la rajton korekti laŭbezone la manuskriptojn. — Artikolojn ne akceptitajn oni ine povas resendi.

KLARIGAJ VORTOJ

Ducentana estas nia Asocio, ĝiaj anoj estas el dekkvin nacioj ; kiel vi vidas, I. A. E. F. prosperas bone, el nia ideo aliaj similaj societoj naciaj fondiĝis ; estus dezirinde, ke tiuj societoj aniĝu al nia internacia Asocio.

En tiu numero nia organo komencas la enpreson de metiaj artikoloj, sed bedaŭrinde pro manko de loko ĉiujn verkojn ĝi ne povas enteni. Ni petas pardonon de la verkintoj kies artikolojn ni devis prokrasti.

Nia anaro akceptis bone « Fervoja Esperantisto », tamen ne multaj abonis, je nia granda bedaŭro. Pro la malgranda kotizo de nia Asocio ni ne povas pli longe daŭrigi la sendon de nia ĵurnalo al la neabonintoj, kies indiferenteco malhelpas nin ĉe la anoncigontoj.

Abonu do, karaj kolegoj, ĉar se nia organo ŝajnas al vi ne sufiĉe interesa kaj enhava, pripensu, ke ĝi estas via bieno kaj ke ĝi fariĝos tio, kion vi volos.

Kiam ni estos 150 oni povos aperigi ĝin ĉiumonate, kiaim ni estos 200 oni povos plienhavigi kaj ilustrigii ĝin.

Mi ne tre ŝatas laŭdojn kaj laŭdi, opiniante ke la rekompenco konsistas en la sukceso de la entrepreno, sed pro la sindonemeco de nia amiko kaj sekretario S-ro Bontemps, kiu donas sian tutan liberan tempon por nia Asocio kaj nia ĵurnalo, mi devas tie ĉi en via nomo dankegi kaj laŭdegi lin.

A. Berlande.