Paĝo:Fervoja Esperantisto - Aprilo 1911.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈIUJ AL LA SEPA KONGRESO

Laŭ nia peto, la programo de la Sepa Kongreso enhavos tri fakajn kunsidojn por la Esperantistaj Fervojistoj.

Ĝis nun, kelkaj asocianoj de I. A. E. F. sendis sian aliĝilon :

N-ro 158 S-ro Freeman W. Crofts, fervoja inĝeniero, Railway Station, Colerainé (Irlando). — I. A. E. F. N-ro 180.

N-ro 223 S-ro Bonnevie, Honoratus, fervoja asistanto, Pilestraede 42, Kristiania. — I. A. E. F. N-ro 146.

N-ro 558 S-ro Bontemps, Georges, staciestro, Parennes (Francujo). — I. A. E. F. N-ro 1.



KRONIKO

SVEDUJO. — S-ro John Lundgren sendas al ni la jenan noteton, elĉerpitan el la ĵus aperinta 3-a numero de la ĵurnalo de la Berno Oficejo :

« Internacia Konvencio pri transportado de vojaĝantoj kaj vojaĝpakaĵo. — La registaroj de la ŝtatoj aliĝintaj al la Konvencio pri ŝarĝtrafiko senescepte konsentis partopreni interkonsiladon pri persontrafiko, laŭ projekto je nova Konvencio ellaborita de la centra oficejo. Konferenco por tia interkonsiliĝo okazos en Berno, la 16-an de Majo proksima. »

FRANCUJO. — Stelo Esperantista de Lyon. — La nova kaj fervora societo de fervojistoj, kiu kalkulas 25 anojn, malfermis la 25-an de Februaro kurson de S-ro Ranfaing ; La Lyon’a urbestraro senpage donis salonon de unuagrada lernejo por kunvenoj. (Franca Esperantisto.)

AŬSTRUJO. — Nymburk (Bohemujo). — La 29-an de januaro, la « Esperantista Klubo en Nymburk », kiu enhavas multajn fervojistojn, kunvenis en ĝenerala kunsido je la 4-a vespere.

Je la fino de tiu kunveno, la fervojistoj ĉeestantaj sendis koran saluton al nia Asocio kaj al ĝia organo : « Ni laboras por disvastigi nian karegan lingvon inter la fervojistoj. Ke vivu nia bela ideo, kiu nur sola povos kunfratigi ĉiujn popolojn. »

I. A. E. F. kaj « Fervoja Esperantisto » dankas varmege la fervojistojn en Nymburk pro tiuj afablaj vortoj.



DIVERSAJ AVIZOJ

Ni tre petas niajn Asocianojn, kaj speciale niajn delegitojn, ke ilii sendu al ni raportojn pri la progresoj de la esperantista movado tra la fervojistaro en sia urbo aŭ regiono.