Paĝo:Fervoja Esperantisto - Aprilo 1911.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉiuj diversaj rondirantaj kajeroj estas senditaj al ĉiu iniciatoro. La Asocianoj, kiuj intecas ricevi unu el tiuj kajeroj por prezenti siajn argumentojn, skribu al ni pri tio.

Adresaro de niaj naciaj delegitoj. — Aldono : Aŭstrujo-Hungarujo : S-ro Adolf Kasparek, fervojadjunkto, Praha, Vinohrady, Kolarova str. 8, por la regiono de Praha.


OFICIALAJ ELDONAĴOJ DE I. A. E. F.
REKOMENDATAJ AL ĈIUJ NIAJ ASOCIANOJ

Oficiala leterpapero, 100 folioj
. . . . . . . .
0,90 ₷ afrankite
» 50 »
. . . . . . . .
0,50 »
Oficialaj kovertoj, 100 ekz.
. . . . . . . .
0,50 »
» 50 »
. . . . . . . .
0,30 »
Oficialaj poŝtkartoj 100 »
. . . . . . . .
0,75 »
» 50 »
. . . . . . . .
0,40 »

Ĉiuj mendoj estu sendataj al S-ro Bontemps, staciestro en Parennes (Sarthe), Francujo.


La trairaj pasaĝervagonoj en la sved-germana trafiko.
Laŭ priskribo en sveda fakgazeto « Järnbanebladet »,
resume tradukis J. Lundgrenn (I. A. E. F. N-ro 145).

La trajektŝipa komunikado, malfermita en julio 1909 inter Trelleborg kaj Sassnitz, celis 1-e senperan transigon de ŝarĝvagonoj el Svedujo al Germanujo, kaj 2-e kontuecon por la pasaĝertrafiko inter tiuj landoj, tiel ĉesigante la maloportunajn transirojn inter fervojoj kaj ŝipo.

La nova trafikvojo ne kaŭzis bezonon de specialaj ŝarĝvagonoj, ĉar estis ŝarĝvagona trafiko inter Svedujo kaj aliaj landoj jam de 1891, kiam malfermiĝis komunikado per trajektŝipoj inter Helsingbrog kaj Hersingör. La plej multaj ŝarĝvagonoj de normallarĝaj svedaj fervojoj estas konstruitaj laŭ la kondiĉoj de la internacia trafiko.

Rilate al la pasaĝervagona provizo la cirkonstanco estas alia. La svedaj ŝtatfervojoj, kiel la aliaj svedaj fervojoj de normala larĝo, estas konstruitaj laŭ pli granda mezurnormo je libera spaco, ol tiu, kiu estas aplikita por la fervojoj de la kontinento, kaj sekve de tio la konstruprofilo por veturiloj estas pli larĝa, ol la ĝenerala de aliaj landoj. La pasaĝervagonoj ankaŭ kompare kun la germanaj estas pli larĝaj je proksimume 200 milimetroj.

De la komenco do estis evidente, ke novaj pasaĝervagonoj devos esti konstruataj por tiuj trairaj vagonaroj, kies aranĝo estos sekvo de la malfermota nova komunikado. Ankaŭ aliaj kaŭzoj urĝigis specialajn vagonojn