Paĝo:Fervoja Esperantisto - Aprilo 1913.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
FERVOJA ESPERANTISTO
MONATA GAZETO
Organo de Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj
Jara abono : ₷ 1.
Unu Nº : ₷ 0,2.
Anoncoj : 1 paĝo : ₷ 5 ;
1/2 paĝo : ₷ 3 ;
1/4 paĝo : ₷ 2.
REDAKCIO
S-roj Berlande kaj G. Chilot
Administrantaj Redaktoroj
Sekretario : S-ro Alfred Petzold
Königstrasse, 4, III, Leipzig
(Germanujo)
Prezidanto : S-ro P. Tarnow
Perlebergerstr. 9 I, Berlin-Potsdam.

Ĉiujn manuskriptojn, abonmendojn, anoncojn, k.t.p., adresu al S-ro Berlande aŭ al S-ro George Chilot, ambaŭ en Villeneuve-St-Georges (Francujo).

La redkacio rezervas al si la rajton korekti laŭbezone la manuskriptiojn. — Artikolojn ne akceptitajn oni ne povas resendi.

NOVAJ ABONANTOJ

G. Bulatnikov, St-Itat, Sibirskoj ĵel. dor. (Ruslando).

Joffrin, kasisto de la Esperantista Grupo ĉe Chanrenton, rue Labouret, Charenton (Seine), Franclando.

P. Haigh, fervojisto, Telegraph Office, Midland station, 73, Folkestone Street, Bradford Yks (Anglujo).

Givord, fervojisto, 3, rue Richard-Lenoir, Parizo.

Bernardon, sekretario de la Esperantista Grupo, 52, rue de Paris, Villeneuve-St-Georges.

Josiĉ, Stacio Koluski ĉe Koluski (Ruslando).

Mi posedas proksimume ankoraŭ 34 spesmilojn post pago kaj sendo de l’ nuna naŭa numero, do mi bonsane vivas.



AL LA LEGANTOJ

Malrapide, malrapide sed ĉiam senĉese nia abonintaro multiĝas, dank’al tio nia Gazeto aperas regule ĉiumonate, sed mankos baldaŭ le enhavaĵo, tio estas la kopio, kaj « F. E. » tiam estos kiel veziko, ĝi havas nur la eksteraĵon.

Ni do petas niajn sammetiulojn sendi al ni artikolojn pri fervojaj aferoj aŭ pri societoj demandoj — Por plenumi la dezirojn de kelkaj abonintoj estas decidita, ke ĉiu aboninto rajtas enpresigi anonceton pri ia ajn demando.