Paĝo:Fervoja Esperantisto - Aprilo 1913.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
DEMANDOJ

1-e Ĉu inter ni estas sufiĉe da plenpovaj oficistoj por aldoni esperantan tradukon al ĉiu letero sendita al fremda Kompanio ? Se jes, ke ili provu ĝin fari.

2-e Kiel prosperas Esperanto ĉe via fervojo ?

3-e Kiu volas partopreni la tradukon de la Berna Konvencio : « Uebereinkommen betreffend die Güterübergabe und -übernahme sowie die Verteilung von Entschädigungen im internationalen Eisenbahnfrachtverkehr ».

Pri tiuj demandoj bonvolu respondi al S-ro George Chilot, Villeneuve-St-Georges (Franclando).



El La Ŝvaba Esperantisto, Marto 1913.

« Ein warmer Fürsprecher des Esperanto trat in Herrn k. Obergeometer Reuss auf, der sich um unsere Sache in Regensburg in den letzten Monaten ausserordentlich verdient gemacht hat ».


S-ro Reuss skribis speciale por « Fervoja Esperantisto » jenan artikoleton. Varmege mi dankas al li.

La nova fervojara muzeo de Nirembergo, kiu posedas ampleksan kolekton de fervojaĵoj kaj poŝtaĵoj, estas ĝis nun lokiĝinta en konstruaĵo, kiu apartenas al la urbo Nirembergo. La spaco de la konstruaĵo jam de longe ne sufiĉas plu tute por ĝia celo. Pro tio la bavara popolkonsiliĝo (Landtag) laŭ la propono de la administraro fervojara donis la permeson al la konstruo de nova muzea konstruaĵo. La kontru-fundon por ĉi tiu konstruaĵo la komunumo Nirembergo transdonis senpage kaj sanŝarĝe al la administraro fervojara. Ĝi kuŝas in preferata distrikto de la urbo, norde de la konstruaĵo por la fervoja direkcio inter la Weidenkeller-, Sand- kaj Lessing-stratoj. La areo havas 5100 kadratmetrojn. La kostoj de la konstruaĵo estis taks-