Paĝo:Fervoja Esperantisto - Aprilo 1913.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ataj je 735.000 Sm. (1.470.000 markoj), de kiuj la urbo Nirembergo pagos 325.000 Sm. (650.000 markojn) ; la resto estos antaŭpagata de la urbo, kaj la administraro fervojara amortizos ĝin per dekjaraj partopagoj el estontaj enspezoj.

Por la konduto de la konstruaĵo estis starigata nova inspektadoro en Nirembergo, kies estor estas direkcia-konsilanto Joh. Weiss. Ĉi tiu ankaŭ verkis la planojn de la nova muzeo fervojara, kiu siatempe estis premiitaj per la unua premio kaŭze de la konkurado por la starigo de bazoj per nova bavara fervojara muzeo.

Reuss,
Supera termezuristo.


La transportado de malgrandaj komercaĵoj
en Granda Britujo
(Daŭrigo.)

Por transporti la komercaĵon, la fervojaj kompanioj uzas vagonojn diversformajn, plejparte tiuj ĉi estas malfermitaj, t. e. sentegmentaj, kaj por protekti la enhavojn kontraŭ la pluvo kaj neĝo oni kovras la vagonojn per drapkovriloj. La ĵus pasintajn jarojn la kompanioj konstruis multajn komercvagonojn kovritajn, kaj ĉe kelkaj stacioj tiuj preskaŭ elpuŝis la malkonvritajn por la transporto de ĝenerala komercaĵo. La enhavebleco de la diversaj tipoj diferencas de 8120 ĝis 25375 kilogramoj kaj, sen ŝarĝaĵo, ili havas la pezon po 5075 ĝis 15225 kilogramoj. Tiuj nur estas la vagonoj uzataj por ordinara komercaĵo.

Por minimumigi la difekton de sendaĵeroj sevke de malzorga ŝarĝo, inspektoroj neatendite vizitas la ŝarĝejojn kaj ekzamenas la manieron laŭ kiu la ŝarĝistoj enmetas la komercaĵojn en la vagonojn. La inspektoroj ankaŭ inspektas la ŝarĝaĵon ĉe la stacioj de alveno antaŭ ol ĝi estas alvagonigita. La administracioj ankaŭ eldonis kelkajn cirkulerojn por klarigi al la ŝarĝistoj k. t. p. kiamaniere paki la sendaĵojn difektemajn. Aliajn rimedojn kontraŭ la transporta difekto oni trovas en specialformaj vagonoj kaj puŝveturiloj por malfortaj fabrikaĵoj,